Užgavėnės

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Morė, "sinjorino vintro", estas forbruligata kadre de la festo Užgavėnės

Užgavėnės (prononco ž kiel ĵ, ė kiel franclingva é) estas festo en la tradicia kulturo de Litovio kiu okazas dum la sepa semajno antaŭ pasko, precipe en la tago en kristanismo nomata cindra merkredo kaj en la nokto antaŭ tiu tago. La nomo tradukeblas al Esperanto per "la tempo antaŭ karesmo". La okazigo korespondas al romkatolikaj festaj tradicioj en aliaj partoj de la mondo, kiel ekzemple Mardi Gras en Franclingvio, Shrove Tuesday en anglalingvaj landoj kaj Karnavalo ĝenerale en multaj katolike influitaj landoj. La tradicioj de Užgavėnės tamen fontas el la tradicioj de la antaŭkristana religia kulto de Litovio, kaj nur ricevis kristanan nomon por helpi la malfacilan kaj ofte kontraŭvolan transiron de la loĝantaro de la mezepoka Grandduklando Litovio el la antaŭkristana religio al kristanismo.

La festo Užgavėnės komenciĝas en la nokto antaŭ cindra merkredo, kiam figura simboligo de la vintro (kutime nomata Morė) estas forbruligita. Grava elemento de la festo, kiu celebru la malvenkon de vintro en la Norda hemisfero, estas enscenigita batalo inter personigo de la vintro, nomata Lašininis ("la larda") kaj personigo de printempo, nomata Kanapinis ("la kanaba").

maskitaj festantoj

Diabloj, sorĉistinoj, kaproj, la "mortulo", ciganoj, kaj aliaj gajaj kaj timigaj karakteroj aperas en kostumoj dum la okazigoj. La maskitaj kaj nemaskitaj partoprenantoj dancas kaj manĝas la tradician pladon de la festo - patkukoj kun variaj gustoj. En la litovia ĉefurbo Vilno, la festo okazas precipe en Gediminas-Avenuo kaj en multaj junularaj klubejoj. En aparte historieca etoso, la festo ankaŭ estas grava evento en la nacia etnografia muzeo Rumšiškės.