Kombinaĵo de 6 kuboj kun turna libereco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el UC7)
Kombinaĵo de ses kuboj kun turna libereco
Plia nomo UC7
Bildo
Speco Uniforma pluredra kombinaĵo
Verticoj 48
Lateroj 72
Edroj 12+24 kvadratoj
Komponantoj 6 kuboj
Geometria simetria grupo Okedra Oh
Geometria simetria grupo de komponanto 4-obla turna C4h
vdr

En geometrio, kombinaĵo de ses kuboj kun turna libereco estas uniforma pluredra kombinaĵo, simetria ordigo de 6 kuboj, konsiderataj kiel kvadrataj prismoj. Ĝi povas esti konstruita per kunmeto de ses identaj kuboj, kaj tiam turno de ili en paroj ĉirkaŭ la tri aksoj kiuj trapasas la centrojn de du kontraŭaj kubaj edroj. Ĉiu kubo estas turnita per egala (kaj kontraŭa en paro) angulo θ.

Se θ=0, ĉiuj ses kuboj koincidas. Se θ estas 45 gradoj, la kuboj koincidas en paroj kaj rezultiĝas (du koincidantaj kopioj de) la kombinaĵo de 3 kuboj.

Karteziaj koordinatoj[redakti | redakti fonton]

Karteziaj koordinatoj de verticoj de ĉi tiu kombinaĵo estas ĉiuj permutoj de

(±(cosθ+sinθ), ±(cosθ−sinθ), ±1)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • John Skilling, Uniform Compounds of Uniform Polyhedra - Uniformaj Kombinaĵoj de Uniformaj Pluredroj, Mathematical Proceedings of the Cambridge Philosophical Society - Matematikaj Paperoj de la Kembriĝa Filozofia Socio, Volumo 79, pp. 447–457, 1976.