Ŝtata Universitato de Campinas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el UNICAMP)
Ŝtata Universitato de Campinas
publika universitato • eldonejo de malfermita aliro
Informoj
fondodato 5-a de oktobro 1966
fondinto(j) Zeferino Vaz vd
Situo
Geografia situo 22° 49′ 2″ S, 47° 4′ 10″ U (mapo)-22.817222222222-47.069444444444Koordinatoj: 22° 49′ 2″ S, 47° 4′ 10″ U (mapo)
lando Brazilo
Nombroj
nombro de studentoj 40 850 vd
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
• ORCID
• Asocio Universitata de Franclingvio vd
filioj
Q45133032 vd
Ŝtata Universitato de Campinas (Brazilo)
Ŝtata Universitato de Campinas (Brazilo)
DEC
Ŝtata Universitato de Campinas
Ŝtata Universitato de Campinas
Map
Ŝtata Universitato de Campinas
vdr

La Ŝtata Universitato de Campinas (portugale Universidade Estadual de Campinas, UNICAMPUnicamp) estas brazila universitato, kies ĉefa kampuso situas en la urbo Campinas (ankaŭ kun kampusoj en São José do Rio Preto, Limeira kaj Piracicaba, kursoj por formado de aktivaj instruistoj (PROESF) en Americana kaj Vinhedo, krom universitata hospitalo en la urbo Sumaré) , ĉirkaŭ 120 km for de San-Paŭlo. Kreita pere de leĝo en 1962 kaj oficiale inaŭgurita en 1966, la Ŝtata Universitato de Campinas aperis kiel strategia centro de formado de laborforto tre kapabligita en la kampoj de teknologio kaj naturaj sciencoj, precipe. Posttempe la universitato diversiĝis kaj hodiaŭ ankaŭ elstaras pro sia produktado en la kampoj de homaj sciencoj (precipe en la kampoj de artoj, ekonomiko, filozofio, historio kaj geografio).

Ĝi estas subtenata de la ŝtata registaro ĉefe pere de kolektado de la Tributo pri Cirkulado de Varoj kaj Servoj (ICMS), kaj ankaŭ pere de mono de institucioj de subteno. La lernantoj ne pagas monatkotizojn (escepte la universitataj kromkursoj) kaj la eniro en la grada kurso fariĝas per publika porenira ekzameno malfermita al ĉiu ĉiu brazila aŭ eksterlanda civitano kiu finis la mezan lernejon. Por la eniro en la postdiploma (magistriĝo kaj doktoriĝo), la fakultatoj uzas specifajn akceptometodojn kaj la eniro en la teknika lernejo fariĝas per ekzameno simila al tiu de la grada kurso.

Docentoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Eksaj studentoj (elekto)[redakti | redakti fonton]