São José do Rio Preto
São José do Rio Preto | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 15000-000 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 469 173 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 1 086 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 20° 49′ S, 49° 23′ U (mapo)-20.82-49.378888888889Koordinatoj: 20° 49′ S, 49° 23′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 489 m [+] | ||
Areo | 431,963 km² (4 319 6.3 ha) [+] | ||
Horzono | UTC-03:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
São José do Rio Preto (="Sankta Jozefo de la Nigra Rivero") estas municipo kaj universitata urbego de San-Paŭlio, Brazilo. En la loknomo Sankta Jozefo estas patrono de la urbo, nigra rivero tranĉas la urbokernon.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Loĝantaro: 469 173 (2021)21)
- Supermara alteco: 489 m
- Areo: 117 km² (nur la urbo)
- Telefonkodo: +55 17
- Poŝtkodo: 15000-000
- Horzono: UTC -3 (somere UTC -3)
- 20° 49′ 12″ S 49° 22′ 44″ U / 20.82000 °S, 49.37889 °U (mapo)
Geografio[redakti | redakti fonton]
São José do Rio Preto situas sur montetaro laŭ la menciita rivero. Campinas troviĝas 333, Guarulhos kaj San-Paŭlo (urbo) po 417, Goiânia 460, Curitiba 514, Belo Horizonte 577, Braziljo 579, Campo Grande 546, Nova Iguaçu 650, Rio-de-Ĵanejro 676, São Gonçalo 693, Porto Alegre 1043, Salvador de Bahio 1446, Teresina 1886, Maceió 1917, Recife 2105, São Luís 2108, Belém 2154, Natalo (Brazilo) 2264, Manaus 2280 km.
Historio[redakti | redakti fonton]
São José do Rio Preto estis fondita 1852, sed pli frue sporade indiĝenaj popoloj vivis tie. En la 19-a jarcento ankaŭ farmistoj kulturis bienojn. En 1894 oficiale kreiĝis municipo. Ĝia historio estas interligita kun komercado kaj prilaboro de agrikulturaj varoj. Inter 1906 kaj 1944 la loknomo estis mallongigita al "Rio Preto". En 1912 la fervojo alvenis, kiu helpis la komercadon.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
São José do Rio Preto estas grava komerca kaj agrikultura centroj. Kune kun la apudaĵo oni okupiĝas ĉefe pri brutoj, sukerkanoj, oranĝoj, kafoj, rizoj, maizoj, faboj, gumoj, kotonoj.
Klimato[redakti | redakti fonton]
São José do Rio Preto situas en humida subtropika zono per mildaj kaj sekaj vintroj, kaj varmaj, pluvoplenaj someroj. En la urbo averaĝe pluvas jare po 1259 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 19-25 °C.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
São José do Rio Preto estas nodo pri 6 gravaj vojoj, kiuj kuras al diversaj urboj de la regiono. Loka flughaveno funkcias, estas menciita la trajno, pri la rivero-navigo mankas informoj.
Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]
Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
Konataj urbanoj[redakti | redakti fonton]
- Wellington Clayton Gonçalves dos Santos, kromnomata "Branquinho", futbalisto