Uberlândia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Uberlândia)
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Brazilo
Ŝtato Minas Gerais
Regiono Triângulo Mineiro e Alto Paranaíba
Fondita 31 aŭg. 1888
Komunumaro Oficiala Konsilantaro Federala Universitato Futbala klubo
Poŝtkodo 38400-000
Telefonkodo 34
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Odelmo Leão Carneiro (ĝis 2008)
Demografio
Loĝantaro 600,368 (2 006)
Loĝdenso 146,9 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 18°55′08″S 48°16′37″U  /  18.91889°S, 48.27694°U / -18.91889; -48.27694 (Uberlândia) (mapo) Koordinatoj: 18°55′08″S 48°16′37″U  /  18.91889°S, 48.27694°U / -18.91889; -48.27694 (Uberlândia) (mapo)
Alto 622 - 930 m (INDI)Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 4.115,8 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-3
Uberlândia) (Tero)
Uberlândia) (Tero)
DEC

Eraro: nevalida titolo en ligilo ĉe linio 2

Situo de Uberlândia)
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Uberlândia [+]
vdr


Uberlândia (nomo, kiu signifas fruktodona grundo) estas municipo kaj urbo de Brazilo. Uberlândia estas la plej granda (laŭ loĝantaro) urbo en la interno de ŝtato Minas Gerais. Ĝi estas notinda pro la granda nombro de spiritistoj en sia lonĝantaro.

Esperanto en Uberlândia

UEKUberlândia Esperanto-Klubo estis fondita la 15-an de decembro 1946 kaj post malmulte da tempo ĝi malaperis sen lasi spurojn. Malgraŭ la klopodoj de Sincero Borges da Silva, unua prezidanto de UEK, kaj de Hélio Gardassi, la unua periodo de la Esperanto-movado en Uberlândia ne prosperis. La estraro estis: Prezidanto: Haroldo Leite Pinto; Vicprezidanto: Orozimbo Arantes; 1-a Sekretariino: Célia Vilela da Silva; 2-a Sekretariino: Elza Arantes; 1-a Kasisto: Manoel da Costa Pereira; 2-a Kasisto: Mauro Santos Del’Izola; Bibliotekistino: Amália Martins Costa; Ina Sektoro: Luiza Bueno; Sociala Direktoro kaj Ekskursoj: Adair Peres; Direktoro pri Disvastigo: Euler Lannes Bernardes; Direktoro pri Instruado: Milvar Menezes. Kontrola Konsilantaro: Nelson Cupertino, João Faria Godoy, Odilon José Ferreira, João Dorneles Santos Júnior kaj Aderindo Lannes Bernardes. Dokumentoj de tiu klubo nun estas ĉe “Centro Espírita Joana D’Arc” (spiritisma centro Joana D'Arc), Rua Ituiutaba, 633, kiu bonvole liveris ilin.

En 1948 alvenis al Uberlândia la familio de la bestkuracisto Carlos de Almeida Wutke, kiu interesiĝis pri Esperanto kaj la 18-an de aŭgusto de la sama jaro li sukcesis reorganizi la movadon. En tiu periodo ankaŭ estas rimarkinda la laboro de Dina Lima Andreani, kiu prenis la torĉon, per kiu ŝi klopodis veki almenaŭ parton de la dormantaj personoj en ŝia urbo cele al la lernado de Esperanto.

Delegito de UEA, ŝi eldonas la bultenon “Informilo”, dulingva, enhavanta ĉiam interesajn informojn ne nur pri la movado en Uberlândia, sed en la tuta lando.

Dina L. Andreani estas ĉiam atenta al la aferoj rilataj al Esperanto, tiel antaŭ kelka tempo, informita pri movado celanta la ŝanĝon de la nomo de la placo Zamenhof, ŝi gvidis manifestacion kontraŭ la projekto, prezentante al la prezidanto de la leĝodomo kolektivan peticion subskribitan de cent kvardek kvar personoj, postulantan la subtenon de la nomo Zamenhof, kio feliĉe sukcesis. Alia batalo, pri kiu delonge ŝi sin dediĉas ĉe la urbodomo, estas pro la reenmeto de la brustostatuon de D-ro Zamenhof, malaperinta de la piedestalo rezulte de fiago de vandaloj.

Dum 1998 Uberlândia Esperanto-Klubo okazigis Esperanto-kursojn ĉe la spiritismaj societoj: AME (Aliança Municipal Espírita, "Urba Spiritisma Alianco"), Spiritisma Grupo Paulo de Tarso, União Cristã Espírita kaj Spiritisma Centro Allan Kardec. Ĝis 1999 aperis ok numeroj de la bulteno “Nova Sento”, oficiala organo de UEK.

En julio 1999 UEK okazigis seminarion kun la temo “Esperanto kaj Esperantismo”; ĝi estis regiona renkontiĝo, kiun partoprenis dek sep personoj el Catalão, Araxá, Prata kaj Uberlândia.


Unu el la avenuoj


Ŝablono:Ĝermo-municipojbr