Ubiĥa lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ubiĥa lingvo
formortinta lingvo • mortinta lingvo • lingvo • moderna lingvo
Abĥaz-adigea lingvaro
Skribo cirila alfabeto, latina alfabeto, alfabeto de latino
Lingva statuso 6 formortinta
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 uby
  Glottolog ubyk1235
Angla nomo Ubykh
Franca nomo oubykh
vdr

Ubiĥa lingvo estas formortinta lingvo el la abĥaz-adiga lingvaro. Ĝin parolis ubiĥoj, la Kaŭkaza popolo kiuj loĝis apud Nigra maro en teritorio de nuntempa Soĉi. Post malvenko en Kaŭkaza milito kaj anekso de Kaŭkazo al Rusia Imperio en 1860-aj jaroj, ubiĥoj kune kun multaj aliaj popoloj de Kaŭkazo estis forsenditaj en Otomanan Imperion. Tie ilia lingvo malkreskis eventuale malaperis. La lasta parolanto de la ubiĥa, Tevfik Esenĉ (Tevfik Esenç), mortis en 1992.

Ubiĥa lingvo havis unikan fonetikon. Ĝi havis 84 konsosnantajn fonemojn kaj nur du vokalojn - longan a kaj mallongan neŭtralan ŝvao (ə). Pro tio ubiĥa lingvo altraktis egan intereson de lingvistoj kaj planlingvistoj. Ankaŭ posteuloj de ubiĥoj montras emon lerni lingvon de prauloj, do ekzistas ŝanco ke oni rekonstruos la lingvon.