Ulisse Aldrovandi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Bio

Li unue fariĝis komercisto. Poste studis diversajn fakojn, i.a. juron, filozofion, matematikon kaj medicinon. Ekde 1560 li okupis profesoran postenon en la Universitato de Bolonjo. En la jaro 1568 li samloke fondis Botanikan Ĝardenon.

Aldrovandi (apud Conrad Gesner) estas konsiderata unu el la fondintoj de la moderna zoologio. Precipe liaj detalaj sistematikaj ekzamenoj lin famigis.

Lia ĉefverko estas la 11-voluma Historia animalium. El ĝi ĉefe la tri volumoj pri birdoj (Ornithologia), kompletigantaj la samnoman verkon de Gesner, akiris famon.

En Historia Monstrorum li - sen kritika ekzameno - priskribis diversajn fablajn estaĵojn (ekz. ĥimeron kaj centaŭron), kies ekziston oni tiutempe ne pridubis. Tria konata verko estas De Monstris. Ĝi temas pri diversaj misformaĵoj de homaj korpoj.

Vidu ankaŭ