Ulrika Eleonora (Svedio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ulrika Eleonora de Svedio

Ulrika Eleonora (n. la 23-an de januaro 1688 en Stokholmo, m. la 24-an de novembro 1741 samloke) estis reĝino de Svedio ekde 1718 ĝis 1720.

Ulrika Eleonora estis la dua filino de Karolo la 11-a de Svedio kaj lia edzino Ulrika de Danio.

Ekde ĉ. 1713 Ulrika aktive partoprenis sesiojn de la Senato, ĉar ŝia frato, reĝo Karolo la 12-a, estis eksterlande. Kun lia konsento ŝi subskribis preskaŭ ĉiujn senatajn dokumentojn, krom tiujn rekte direktitajn al la reĝo.

Post la morto de sia frato ŝi rapide akiris por si la reĝan povon, kion la Senato, surprizite, akceptis, kaj post iom de rezisto fine ankaŭ la Milita Konsilio. La 23-an de januaro 1719 reĝa elekto konfirmis ŝin, kaj la 17-an de marto ŝi estis kronita en Upsalo.

Ulrika Eleonora transdonis pli da sia rega povo al sia edzo, Frederiko de Hessen-Kassel, kaj finfine abdikis favore al li.

Ŝi estis la lasta vitelsbaĥa reganto de Svedio. Ilia geedzeco ne havis infanojn.


Antaŭe:Reĝino de SvedioPoste:
Karolo la 12-a17181720Frederiko
Antaŭe:Dukino de Bremen-VerdenPoste:
Karolo la 12-a17181719Georgo la 1-a