Ulzigerode
Aspekto
Ulzigerode | ||||||
| ||||||
situo en la teritorio de la nova urbo Arnstein
| ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
komunumoparto en Germanio | ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Saksio-Anhalto | |||||
Distrikto | Distrikto Mansfeld-Suda Harco | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 034742 | |||||
Poŝtkodo | 06543 | |||||
Politiko | ||||||
Demografio | ||||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 41′ N, 11° 22′ O (mapo)51.68027777777811.365555555556Koordinatoj: 51° 41′ N, 11° 22′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 212 m | |||||
Areo | 5,29 km² | |||||
Ulzigerode ekde la 1-a de januaro 2010 estas parto de la urbo Arnstein en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Mansfeld-Suda Harco de la federacia lando Saksio-Anhalto. La 31-an de decembro 2008 la tiam ankoraŭ administre sendependa komunumo havis 202 loĝantojn (en la nova urbo Arnstein fine de decembro 2022 vivis sume 6339 homoj).
Historio
[redakti | redakti fonton]Komence de januaro 2010 la ĝis tiam sendependaj neurbaj komunumoj Alterode, Bräunrode, Greifenhagen, Harkerode, Quenstedt, Stangerode, Sylda, Ulzigerode kaj Welbsleben kaj la urbo Sandersleben kunligiĝis al nova urbo, kiu laŭ loka mezepoka burgo ricevis la nomon Arnstein.[1] Malfondiĝis la administra komunumaro Wipper-Eine, al kiu antaŭe apartenis la loĝloko Ulzigerode.