Un singe en hiver (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Un singe en hiver
filmo
Originala titolo Un singe en hiver
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 11 maj. 1962
Ĝenro komedia dramo, filma dramo, filmo bazita de literatura verko
Kameraado Louis Page
Reĝisoro(j) Henri Verneuil
Scenaro François Boyer • Henri Verneuil • Michel Audiard
Filmita en Villerville • Lisieux
Loko de rakonto Francio
Muziko de Michel Magne
Rolantoj Jean Gabin • Jean-Paul Belmondo • Suzanne Flon • Noël Roquevert • Paul Frankeur • André Dalibert • Anne-Marie Coffinet • Billy Kearns • Camille Guérini • Charles Bouillaud • Édouard Francomme • Gabriel Gobin • Gabrielle Dorziat • Geneviève Fontanel • Hans Verner • Hélène Dieudonné • Hella Petri • Henri Verneuil • Lucien Raimbourg • Marcelle Arnold • Paul Mercey • René Hell • Sylviane Margollé
IMDb
vdr

Un singe en hiver ("Simio dum vintro") estas franca filmo de Henri Verneuil, adaptita el libro de Antoine Blondin, aperinta en 1962. Ĝi estis parte filmita en Villerville (Calvados), kiu estis alinomita "Tigreville" en la filmo.

Rakonto[redakti | redakti fonton]

En junio 1944, Albert Quentin, eksa mararmea fusilisto en Hindoĉinio, mastrumas hotelon Stella en normanda marbordo, kun sia edzino Suzanne. Li vojaĝas per alkoholo, por memori siajn vojaĝojn tra Ĉinio. Dum bombadoj, li promesas al Suzanne ne plu drinki, se la hotelo eskapos el detruo - promesite—plenumite.

Plurajn jarojn poste, iun nokton, eniras Gabriel Fouquet, publicisto. Li drinkas por forgesi la fiaskon de sia edziĝo, «vojaĝi» tra Hispanio kaj revi pri taŭrobataloj. La celo de lia alveno estas vidi sian filinon Marie, kiu vivas en pensionato. Dum li ludas kiel taŭristo kontraŭ aŭtomobiloj, li estas arestita de ĝendarmoj kaj Quentin lin eltiras el tiu afero. Dum memorinda drinkado, ili ekfajrigas artfajraĵon sur la marbordo.

La postan tagon, Gabriel Fouquet foriras kun sia filino kaj Quentin komparas lin al simio dum vintro.

Teĥnikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Distribuo: UFA - Comacico
  • Ĝenro: Komedio
  • Formato: Nigra-blanka - Totalvision - Monofonia sono - 35mm
  • Rolularo: Jean Fouchet
  • Eldonado: Laboratoire Eclair - Enregistrement Poste Parisien, studios Franstudio
  • Daŭro: 99 minutoj
  • Aperdato: 11-a de majo 1962 (Parizo, Francio)
  • Ekspluatada vizo: 25634

Rolularo[redakti | redakti fonton]

Komentoj[redakti | redakti fonton]

  • Estas la sola fojo kiam Jean Gabin kaj Jean-Paul Belmondo renkontiĝis en kino-produkto, kunveno de renoma aktoro kun reprezentanto de "Franca Nova Ondo".
  • La romano de Antoine Blondin ricevis premion "prix Interallié" en 1959.
  • Kreiĝis Kunfrateco de "Un singe en hiver" :
CONFRERIE DU SINGE EN HIVER
28, route du Littoral
14113 Villerville

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]