Une belle fille comme moi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Une belle fille comme moi
filmo
Originala titolo Une belle fille comme moi
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 1972
Ĝenro krimfilmo, komedia filmo, filma dramo
Kameraado Pierre-William Glenn
Reĝisoro(j) François Truffaut
Produktisto(j) Marcel Berbert
Scenaro François Truffaut • Jean-Loup Dabadie
Muziko de Georges Delerue
Rolantoj Bernadette Lafont • Claude Brasseur • Charles Denner • André Dussollier • Jean-Loup Dabadie • François Truffaut • Guy Marchand • Philippe Léotard • Anne Kreis • Gaston Ouvrard • Gilberte Géniat • Marcel Berbert • Martine Ferrière • Michel Delahaye
IMDb
vdr

Une belle fille comme moi (Belulino kiel mi) estas franca filmo de 1972 reĝisorita de François Truffaut, en kiu stelulis Bernadette Lafont. Ĝi estis bazita sur samnoma romano de Henry Farrell de 1967.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Stanislas Previne estas juna sociologo kiu preparas disertacion pri murdistinoj. Li konas Camille Bliss en prizono por intervjui ŝin. Camille estis akuzita je murdoj de sia amanto Arthur kaj de sia patro. Ŝi rakontas al Stanislas pri sia vivo kaj siaj amaferoj.

Stanislas, je frustracio de sia sekretariino, kiu amas lin, tuj enamiĝas de Camille kaj laboras por trovi pruvaron pri ŝia senkulpeco. Lia sekretarino klopodas por konvinki lin, ke Camille manipulas lin, sed ŝi ne kapablas konvinki lin. Pere de esplorado, la sociologo kaj lia sekretariino trovas junulon, amatora filmisto, kiu filmis la pruvaron por liberigi Camille el la prizono.

Liberigita, Camille, kiu ĉiam muzikemis kaj estis alloginta iam kabaredkantiston Sam Golden, famiĝas kiel kantostelulino. Stanislas venas al ŝia koncerto kaj ŝi seksallogas lin en sia hejmo; tamen, ŝia edzo, tre perfidita dum la filmo, malkovras ili kaj batas lin. Camille murdas sian edzon kaj metas la pafilon sur sia svenita amanto.

Kiam Stanislas estas enprizonigita pro la murdo, Camille faras nenion por helpi la homon kiu iam liberigis ŝin. La sekretariino de Stanislas tajpas la disertacion tiel ke Stanislas sciu, ke vere Camille estas tiom manipulema allogistino.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Bernadette Lafont kiel Camille Bliss
  • André Dussollier kiel Stanislas Prévine
  • Claude Brasseur kiel Maître Murene
  • Charles Denner kiel Arthur
  • Guy Marchand kiel Roger alinome Sam Golden
  • Anne Kreis kiel Hélène
  • Philippe Léotard kiel Clovis Bliss
  • Gilberte Géniat kiel Isobel Bliss
  • Michel Delahaye kiel Marchal
  • Danièle Girard kiel Florence Golden
  • Martine Ferrière kiel prizonsekretariino
  • Jacob Weizbluth kiel Alphonse, mutulo
  • Jean-François Stévenin kiel gazetvendisto (eksterliste)
  • François Truffaut kiel ĵurnalisto (voĉo, eksterliste)[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Allen, Don. Finally Truffaut. New York: Beaufort Books. 1985. ISBN 0-8253-0335-4. OCLC 12613514. pp. 233.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]