Unuforma granda rombo-dudek-dekduedro
Aspekto
(Alidirektita el Uniforma granda rombo-dudek-dekduedro)
| Unuforma granda rombo-dudek-dekduedro | |
| Plia nomo | Kvazaŭrombo-dudek-dekduedro |
| Speco | Unuforma pluredro |
| Vertica figuro | 3.4.5/3.4 |
| Bildo de vertico | |
| Simbolo de Wythoff | 5/33 | 2 |
| Indeksoj | U67 C84 W105 |
| Simbolo de Bowers | Qrid |
| Verticoj | 60 |
| Lateroj | 120 |
| Edroj | 62 |
| Edroj detale | 20{3}+30{4}+12{5/2} |
| χ | 2 |
| Geometria simetria grupo | Ih |
| Duala hiperpluredro | Granda deltosimila sesdekedro |
| Bildo de duala hiperpluredro | |
En geometrio, la unuforma granda rombo-dudek-dekduedro estas nekonveksa unuforma pluredro, indeksita kiel U67. Ĝi estas ankaŭ nomata kiel kvazaŭrombo-dudek-dekduedro.
Ĉi tiu pluredro komunigas la nomon kun la konveksa granda rombo-dudek-dekduedro, kiu estas ankaŭ nomata kiel senpintigita dudek-dekduedro. Pro ĉi tiu konfuzo la vorto unuforma estis adiciita al nomo de ĉi tiu artikolo.
Unuforma granda rombo-dudek-dekduedro komunigas sian situon de verticoj kun la senpintigita granda dekduedro, kaj kun la unuformaj kombinaĵoj de 6 aŭ 12 kvinlateraj prismoj.
Karteziaj koordinatoj
[redakti | redakti fonton]Karteziaj koordinatoj por la verticoj de unuforma granda rombo-dudek-dekduedro estas ĉiuj paraj permutoj de
- (±1/τ2, 0, ±(2−1/τ))
- (±1, ±1/τ3, ±1)
- (±1/τ, ±1/τ2, ±2/τ)
kie τ = (1+√5)/2 estas la ora proporcio (iam skribata kiel φ).
