Unio de Horodło

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Unio de Horodło – kontraktita la 2-an de oktobro 1413 en Horodło (proksime al Hrubieszów) inter la Pola Regno kaj la Granda Duklando de Litovio.

La unio konfirmis politikon de ambaŭ ŝtatoj, enkondukis postenon de la grandduko de Litovio elektatan de la reĝo de Pola Regno, post konsilo kaj scio de litovaj bojaroj kaj polaj nobeloj, komunajn parlamentojn kaj kunvenojn polajn-litovajn, oficejojn de vojvodoj kaj kastelestroj en Litovio, kaj la litovan nobelaron egalrajtigis al la polaj nobelaj familioj.

Rezulte de la unio al polaj nobelaj familioj oni akceptis 47 bojarajn familiojn de la romkatolika eklezio.

Vidu ankaŭ