Uniono di la Linguo Internaciona Ido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Uniono di la Linguo Internaciona Ido
Uniono di la Linguo Internaciona Ido
lingvoreguliganto
Sidejo Arzon
Retejo Oficiala retejo
vdr

Uniono di la Linguo Internaciona Ido (ULI), t. e. "Unio de la lingvo internacia Ido", estis la oficiala organizo de la Ido-movado de 1914 ĝis 2015.

Historio[redakti | redakti fonton]

ULI fondiĝis la 3-an de marto 1914. Profesoro Frigyes Schulek iĝis la prezidanto, kaj István Bakonyi la sekretario. La ok-membra estraro de la societo konsistis el universitataj kaj gimnaziaj instruistoj, i.a. Mihály Babits (1883-1941), elstara figuro de la hungara literaturhistorio, Pál Dienes kaj Valeria Dienes (1879-1978), k.a.

Formale ekfunkciis en 1918 la estraro de ULI sub la gvido de la sekretario, la 26-jara kemi-inĝeniero István Bakonyi kaj du 25-jaraj komitataninoj: Róza Lichtenstein (jam kiel Róza Bakonyi, juna edzino de la sekretario), kaj Paula Szabó, oficistino de asekurejo en la urbo Pécs. Samjare ekeldoniĝis la gazeto Progreso, organo de la unio, en la komencaj jaroj tre neregule. La unua numero de la gazeto ankoraŭ estis redaktita plene en Esperanto.

Ido-Kongreso de 1922 en Dessau

Post jaroj ULI iom revigliĝis en 1922. Kvankam mankis prezidanto, ĝi havis kiel vicprezidantojn Zsigmond Szentkereszty kaj István Bakonyi. La matematikisto Endre Reuss (1900-1968), nepo de la forpasinta prezidanto Frigyes Schulek estis la sekretario en la jaroj 1922-1924. Sukceso de la societo estis, ke ĉe la renoma eldonejo Lingua ĝi sukcesis aperigi la Ido-hungaran vortaron de Bakonyi.

En 1924 la unuaj landoj en ULI laŭ membronombro estis la jenaj: Francio 144, Svedio 137, Svislando 100, Hungario 93, Germanio 61, Luksemburgo 60, Anglio 45, Italio 25, Aŭstrio 20, Suomio 20, la ceteraj sume 17.

La 13-an de januaro 1923 barono Zsigmond Szentkereszty elektiĝis prezidanto de ULI, kaj Róza Bakonyi ĝia sekretariino. Ĝia fondinto, István Bakonyi, en 1924 forlasis Hungarion por labori en Dessau, Germanio kaj tio malorganizis tute la asocion.

Honora prezidanto ĝia estis ĝis 2021 la germana pedagogo Günter Anton.

Fontoj[redakti | redakti fonton]