Universala Framasona Ligo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dum la unua Universala Kongreso en Boulogne-sur-Mer estis fondita grupo kun la nomo Espero Framasona, ekde UK 1906 Esperanto Framasona, kiu havis kunvenojn dum ĉiuj postaj kongresoj. Dum la Universala Kongreso en Bern (1913) laŭ propono de Friedrich Uhlmann estis fondita pli ampleksa organizo sub la nomo Universala Framasona Ligo. La prezidanto iĝis la fama portugala politikisto kaj pacifisto Sebastiao de Magalhaes Lima. Zamenhof sendis saluttelegramon.

En 1913 en Parizo estis konsekrita la loĝio “Esperanto”apartenanta al la „Grande Loge de France”, n-ro 454. Zamenhof sendis al ĝi koran gratulleteron okaze de ĝia konsekro.

El la jaro 1926 proponis Eugen Lennhoff novan kaj pli konkretan rekonstruon de UFL, kiu agu sendepende de Esperanto-kongresoj. Ekestis naciaj grupoj, ekzemple en Germanio sub Prof. Heinrich Kraft. En 1928 partoprenis 700 partoprenantoj la kongreson en Vieno el 30 grandloĝioj.

En la jaro 1928 en Berlin Dro. Inĝ. Raoul Koner kaj la grandmajstro Dro. Leo Müffelmann fondis la landan grupon por Germanio. Aktivaj membroj de la Ligo estis Kurt Tucholsky kaj Carl von Ossietzky.

En 1932 UFL kunvenis dum la Universala Kongreso en Parizo kaj konsilis al siaj membroj la lernadon kaj utiligadon de Esperanto.

Jean Zay, franca ministro pri edukado en la jaro 1938, konsilis la lernadon de Esperanto en libervolaj grupoj en lernejoj. Li estis membro de la loĝio "Grand Orient de France".

La 42-a Universala Kongreso en Marseille (1957) kun 1458 partoprenantoj estis organizita de Honoré Bourdelon kaj en 1978 fondiĝis la loĝio "LA VIVANTA LUMO", kiu eldonis framasonisman terminaron kun 180 terminoj.

Okaze de la 88a franca Esperanto-kongreso en Lyon la tri loĝioj organizis ekster la kongreso konferencon kun la titolo "Esperanto je la sojlo de 21-a jarcento"

fonto[redakti | redakti fonton]

Hubertus M. Schweizer (UFL-Deutschland), VON DEN ANFÄNGEN DER UNIVERSELLEN FREIMAURER LIGA en LA HEROLDO SPECIALA - SPEZIAL – SPECIAL – SPÉCIALE Septembro 2006, speciala eldono okaze de la 100-jara jubileo de Universala FramasonaLigo U.F.L., S. 57-61

Sury, Kurt v. Die Universelle Freimaurerliga . Statuten der Universala Framasona Ligo (germane: statutoj de la UFL). - Stuttgart  : Holzinger , [ca. 1957] . - 23 S. Aŭstra Nacia Bibloteko : ZESP 704112-B.5.11

Espéranto et franc-maçonnerie, une siècle d'histoire  : 1905 - 2005 ; Universala Framasona Ligo . - [Nice] , 2005 . - 25 S. . - (Suplemento ; 53,5 ) parte franca, parte esperanta,Aŭstra Nacia Biblioteko ZESP 1796009-B

La Frata Ceno  : oficiala organo de la "Universala Framasona Ligo" . - Wien  : Universala Framasona Ligo , 1930, aperas malregule Aŭstra Nacia Biblioteko 703.736-C.Esp-