Universala lingvo (Grosselin)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Universala lingvo (france Système de langue universelle), estas projekto de pazilalio prezentita de Augustin Grosselin (18001870) en 1836. Ĝi konstistas el pazigrafio kun stenografiaj elementoj kaj havas 1500 vortradikojn. Ĉiu ideo estas reprezentata de unu numero. De 1 ĝis 100 estas la vortetoj (prepozicioj, pronomoj, ktp) kaj nomoj de nombroj; de 101 ĝis 200, la partoj de bestoj; de 301 ĝis 400, la veĵetaĵoj; ktp. De tiuj vortradikoj oni kreas novaj vortoj: 1090 (reĝo) > 1091 (reĝeco). Por ke la projekto ne estas simple pasigrafio, la aŭtoro krei sistemo por prononco: 0= a, 1=è, 2=o, 4=eu, 10= p, 20= f, ktp. sekve 204 = frap (homo).

La derivacio estas farita de infiksoj. La konjugacio oni faras per la meto de vokaloj inter la konsonantoj, por indiki personon, ĝenron kaj verbtempon.

La lingvo rezervis nur 20 vortradikojn por nomoj de mamuloj, 30 por birdoj kaj 20 por fiŝoj, tio estas tro malmulte, sed permesas krei vortojn kiel 1019 "eco de kapo".

Ankaŭ estis kreitaj stenografiaj simboloj por reprezenti la vortojn, kiel en multaj projektoj de pasilalio.

La projekto ricevis la klasifikon 117 "1836" de Biblioteko Butler.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]