Universitato Bond

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato Bond
La Arka konstruaĵo, Fakultato de Socio kaj Desegno
La Arka konstruaĵo,
Fakultato de Socio kaj Desegno
privata universitato • eldonejo de malfermita aliro
moto Forever learning
Ĉiama Lernado

Bringing Ambition to Life
Alportante Ambicion al Vivo

Informoj
fondodato 1987
Situo
Geografia situo 28° 4′ 26″ S, 153° 24′ 58″ O (mapo)-28.074153.416Koordinatoj: 28° 4′ 26″ S, 153° 24′ 58″ O (mapo)
lando Aŭstralio
Nombroj
nombro de studentoj 5 500 vd
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• ORCID vd
Universitato Bond (Aŭstralio)
Universitato Bond (Aŭstralio)
DEC
Universitato Bond
Universitato Bond
Map
Universitato Bond
vdr

La Universitato Bond (angle Bond University), kvankam nur fondita en 1987, estas la unua privata universitato en Aŭstralio. La kampuso situas en Robina, distrikto de Ora Marbordo en la sudoriento de la aŭstralia ŝtato de Kvinslando [1][2]. La universitato estas precipe fama pro sia jura edukado kaj estas unu el la plej bonaj tri universitatoj tutlande laŭ diplomiĝintaj dungadoprocentoj.  Krome, la universitato ĵus prenis unuan lokon en ok el dek kvar lokoj en la nacia rangotabelo [3].

La universitato estis fondita en 1987 fare de aŭstralia entreprenisto Alan Bond kaj ricevis sian statuson kiel universitato memstare propra leĝo, la Bond University Act 1987 de Kvinslando [4][5]. En 1989, 322 studentoj komencis studi en la universitato [6]. Speciala trajto estas la alta nivelo de internacieco. Preskaŭ duono de ĉiuj studentoj ne estas de Aŭstralio. Se oni komparas la nombron da internaciaj studentoj kun tiuj de aliaj aŭstraliaj universitatoj, Universitato Bond estas multe super mezumo [7][8].

En 2018, la universitato ricevis plej bonajn notojn en diversaj areoj en studo de la Gvidilo pri Bonaj Universitatoj.  La kurso povas esti komencita tri fojojn jare, ĉar la preleg-libera periodo estas aŭ mallongigita aŭ tute preterlasita. Studoj komenciĝas en januaro, majo kaj septembro [9][10]. Entute, Universitato Bond havas kvar fakultatojn, unu instituton kaj unu kolegion. La kvar sekcioj inkluzivas Komercon kaj Informa teknologion, Sansciencojn kaj Medicinon, Homarsciencon kaj Sociajn Sciencoj kaj Juron. La Instituto de Daŭripova Evoluo kaj Arkitekturo konsistas el du lernejoj, kie oni povas studi daŭripovon kaj arkitekturon. Bond College ebligas flankan eniron. En ĉi tiu kurso, mankantaj lingvokapabloj en la angla kaj aliaj kvalifikoj povas esti akiritaj.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Bond University may be first of many", 29 March 1988, paĝo 24.
  2. "The controversial life of Alan Bond, who built his lasting legacy in the heart of the Gold Coast", The Gold Coast Bulletin, 6 June 2016.
  3. The world's best small universities 2017. Arkivita el la originalo je 7 March 2017.
  4. BOND UNIVERSITY ACT 1987. Austlii.edu.au. Arkivita el la originalo je 10 January 2016. Alirita 28 November 2015.
  5. "Bond University 'not under threat'", 6 September 1991, paĝo 16.
  6. History | Introducing Bond | Bond University | Gold Coast, Australia Arkivigite je 2012-03-15 per la retarkivo Wayback Machine.
  7. University timeline (en-AU). Arkivita el la originalo je 5 April 2020. Alirita 2020-04-02.
  8. Bond notches 17 years in top spot (en-AU). Alirita 2022-09-11.
  9. Bond University. Arkivita el la originalo je 11 December 2017. Alirita 21 June 2018.
  10. "Expert group meets to shape Labor's education inquiry", The Australian, 19 June 2018.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]