Universitato de Centra Lankaŝiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Centra Lankaŝiro
universitatoaltlernejo • organizaĵo pri edukado
moto Ex solo ad solem
From the Earth to the Sun[1]


De la Tero ĝis la Suno

Informoj
fondodato 1828
Situo
Geografia situo 53° 45′ 47″ N, 2° 42′ 27″ U (mapo)53.763-2.7074Koordinatoj: 53° 45′ 47″ N, 2° 42′ 27″ U (mapo)
lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
urbo Preston
adreso University of Central Lancashire, Adelphi Building, Preston, Lancashire, PR1 2HE
poŝtkodo PR1 2HE
Nombroj
nombro de studentoj 28 850 vd
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• ORCID
• Jisc
• Coalition for Advancing Research Assessment vd
filiita al
• University Alliance vd
Universitato de Centra Lankaŝiro (Britio)
Universitato de Centra Lankaŝiro (Britio)
DEC
Universitato de Centra Lankaŝiro
Universitato de Centra Lankaŝiro
Map
Universitato de Centra Lankaŝiro
vdr
Blazono

La Universitato de Centra Lankaŝiro (angle University of Central Lancashire, mallongigita UCLan) estas universitato en Anglio. La ĉefkampuso estas en Preston en Lankaŝiro, kaj ekzistas branĉoj en Carlisle kaj Penrith. En Preston estas proksimume 35,000 studentoj, kio faras ĉi tiun unu el la plej grandaj universitatoj en Britio [2].

Kampoficoj situas en Burnley (norde de Manĉestro), ĉe Westlakes Science and Technology Park proksime de Whitehaven en Kumbrio kaj en Larnaka en Kipro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi havas siajn radikojn en The Institution For The Diffusion Of Useful Knowledge , fondita en 1828. Poste konata kiel Harris Art College, tiam Preston Polytechnic, tiam Lancashire Polytechnic, en 1992 ĝi ricevis universitatan statuson fare de la Privata Konsilio de Britio. La universitato estas la 19-a plej granda en Britio laŭ studentaj nombroj.

Organizo[redakti | redakti fonton]

La universitato havas la jenajn lernejojn:

  • Administrado
  • Arto, Dezajno kaj Modo
  • Centro por Plejboneco en Lernado kaj Instruado
  • Sansciencoj
  • Fizikaj Sciencoj kaj Komputado
  • Krimmedicinaj kaj aplikataj sciencoj
  • Sportoj kaj Bonfarto

Rangigoj[redakti | redakti fonton]

La Universitato de Centra Lankaŝiro estis vicigita 91-a el 126 UK-universitatoj en la 2016 listo de la Complete University Guide kaj 85-a el 119 UK-universitatoj en la 2016 listo de The Guardian.

En la QS World University Rankings por 2014  la universitato viciĝis 701 el la universitatoj de la mondo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. About Us. Arkivita el la originalo je 9 January 2021. Alirita July 31, 2018.
  2. HESA Statistics – Higher Education numbers 2008/2009 (Excel). Higher Education Statistics Agency. Arkivita el la originalo je 13 June 2016. Alirita 29 November 2011.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]