Universitato de Kentukio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miller Hall studokunstruaĵo ĉe Universitato Kentukio

La Universitato de Kentukio (angle University of Kentucky; mallongige UK) estas usona publika, gestudanta universitato en Leksingtono en la ŝtato Kentukio. Ĝi estas la plej granda universitato en la ŝtato, kun 27.209 studentoj.

John Arkisto fondis la universitaton en 1865. La urbo donis por ĝi 52 akreojn (21,04 hektarojn). La nuna areo de la universitato estas 270 akreoj (109,2 hektaroj).

Komence, la universitato enregistrigis nur virojn kiel lernantojn, sed en 1880, la unuaj lernantinoj ekpartoprenis ĝin.

Basketbalo

Big Blue Nation ("Granda Blua Nacio", nomo de la apogantaro de sportaj teamoj de la Universitato Kentukio)

La universitato estas fama pro ĝia basketbala teamo, sporto tre populara en Usono. La basketbala teamo komencis ludi en 1903. La teamo ludas sub la kromnomo Kentucky Wildcats (Kentukiaj Sovaĝaj Katoj). Laŭ statistikaĵoj, tiu estas la plej ofte venkinta universitata basketbala teamo en la mondo.

Rimarkindaj diplomitoj

Rimarkindaj basketbalaj trejnistoj

Eksteraj ligiloj