Universitato de Novi Sad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Novi Sad
universitato • eldonejo de malfermita aliro
Informoj
fondodato 1960
Situo
Geografia situo 45° 14′ 32″ N, 19° 49′ 43″ O (mapo)45.2421419.82861Koordinatoj: 45° 14′ 32″ N, 19° 49′ 43″ O (mapo)
lando Serbio
urbo Novi Sad
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
• Asocio Universitata de Franclingvio vd
Universitato de Novi Sad (Vojvodino)
Universitato de Novi Sad (Vojvodino)
DEC
Universitato de Novi Sad
Universitato de Novi Sad
Universitato de Novi Sad (Serbio)
Universitato de Novi Sad (Serbio)
DEC
Universitato de Novi Sad
Universitato de Novi Sad
Map
Universitato de Novi Sad
vdr

La Universitato de Novi Sad (serbe Универзитет у Новом Саду, Univerzitet u Novom Sadu; hungare Újvidéki Egyetem) estas ŝtata universitato fondita la 28-an de junio 1960. Ĝia ĉefa sidejo troviĝas en Novi Sad, ĉefurbo de la serba provinco Vojvodino. Ĝi nuntempe konsistas el dek kvar fakultatoj ankaŭ situantaj en la urboj de Subotica, Zrenjanin, kaj Sombor.

Interalie menciindas ke pli ol 58% de studentoj estas virinoj kaj ke 2,374 studentoj atingis doktorecojn (32% virinoj) [1].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas la dua el ses ŝtataj universitatoj en Serbio. La ĉefa kampuso havas areon de 259,807m², kiu provizas la universitaton per agrabla medio, kiu siavice profitigas la tutan urbon.

Investinte konsiderindajn klopodojn por intensigi internacian kunlaboron kaj partopreni en la universitata reforma procezo en Eŭropo, la Universitato de Novi Sad fariĝis agnoskita kiel reform-orientita universitato en la regiono kaj en la mapo de universitatoj en Eŭropo.

Organizo[redakti | redakti fonton]

La universitato konsistas el la sekvaj fakultatoj, organizitaj laŭ ilia jaro de malfermo:

En Novi Sad[redakti | redakti fonton]

  • Fakultato de Filozofio, fondita en 1954.
  • Fakultato de Agrikulturo, fondita en 1954.
  • Fakultato de Juro, fondita en 1959.
  • Fakultato de Teknologio, fondita en 1959.
  • Fakultato de Teknikaj Sciencoj, fondita en 1960.
  • Fakultato de Medicino, fondita en 1960.
  • Fakultato de Sciencoj, fondita en 1969.
  • Akademio de Arto, fondita en 1974.

En Subotica[redakti | redakti fonton]

  • Fakultato de Ekonomiaj Sciencoj, fondita en 1960.
  • Fakultato de Konstruinĝenieristiko, fondita en 1974.
  • Instruista trejnado ĉe la Hungara Fakultato, fondita en 2006.

En Zrenjanin[redakti | redakti fonton]

  • Teknika Kolegio "Pupin Mihajlo", fondita en 1974.
  • Fakultato de Sporteduko kaj Sporto, fondita en 1974.

En Sombor[redakti | redakti fonton]

  • Fakultato pri Edukado, fondita en 1993.

Elektitaj studentoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj instruistoj[redakti | redakti fonton]

  • Alpár Losoncz

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Високо образовање 2018/2019. (serbe). Statistical Office of Serbia. Alirita 22 December 2019.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]