Universitato de Zimbabvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Zimbabvo
publika universitatoeldonejo
moto Educating to Change Lives
Edukado por ŝanĝi vivoj
---
Knowledge Diligence Integrity
Scio, Diligento kaj Integreco
Informoj
fondodato 1952
Situo
Geografia situo 17° 47′ 2″ S, 31° 3′ 11″ O (mapo)-17.78388888888931.053055555556Koordinatoj: 17° 47′ 2″ S, 31° 3′ 11″ O (mapo)
lando Zimbabvo
urbo Hararo
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Asocio de Afrikaj Universitatoj vd
Universitato de Zimbabvo (Zimbabvo)
Universitato de Zimbabvo (Zimbabvo)
DEC
Universitato de Zimbabvo
Universitato de Zimbabvo
Map
Universitato de Zimbabvo
vdr

La Universitato de Zimbabvo (angle University of Zimbabwe, akronime UZ ankaŭ konata U-ZED) estas unu el la plej prestiĝaj edukaj institucioj en Zimbabvo, same kiel la plej malnova kaj plej granda. Ĝi estis fondita en 1953 en Harareo, la ĉefurbo de la lando [1].

L:a universitato inkluzivas dek fakultatojn kaj nombras 12,271 studentojn en 2009. Ĝi havas 90 profesorojn, 12,000 bakalaŭrajn studentojn kaj 1,000 postbakalaŭrajn studentojn kaj konsistas el fakultatoj [2][3][4][5].

Historio[redakti | redakti fonton]

La establado de altlernejo en Rodezio unue estis proponita en 1945. En 1946, post kiam la Leĝdona Asembleo de Suda Rodezio ankaŭ postulis universitato por Brita Centra Afriko, la Guberniestro ĝenerala starigis fondaĵon por la establado de rodezia universitato, kaj la sekvan jaron la grandurbo de Salisbury (nun Harareo) disponigis terenon por la estonta kampuso.

En 1952, la Leĝdona Asembleo de Suda Rodezio pasigis la necesajn rezoluciojn por la establado de la kolegio, kiu komencis siajn kursojn ĉe provizoraj lokoj. Konstruo sur la kampuso komenciĝis en 1953; De 1957 pluen, ĉiuj universitatoperacioj estis koncentritaj tie. La Universitato-Kolegio de Rodezio kaj Njasalando havis specialan asocion kun la Universitato de Londono ekde 1956, kaj medicinan edukadon, kiu komenciĝis en 1963, kun la Universitato de Birmingham. Post la dissolvo de la Federacio de Rodezio kaj Njasalando en 1963 kaj la unupartia sendependecdeklaro de Rodezio de la blankula malplimulta registaro en 1965, la universitato retenis sian aŭtonomecon kaj restis malferma al ĉiuj sekcioj de la loĝantaro. En 1970-1971 la asocioj kun la universitatoj de Londono kaj Birmingham estis dissolvitaj kaj la universitato akiris sendependecon kiel la Universitato de Rodezio. La nomo estis ŝanĝita al la Universitato de Zimbabvo post la internacie agnoskita sendependeco de Zimbabvo en 1980. En 1982, parlamenta rezolucio anstataŭigis la originan fondstatuton.

Tradicie, la rivaleco inter U-ZED kaj NUST (Nacia Universitato de Scienco kaj Teknologio de Zimbabvo, en Bulawayo) estas la plej malnova kaj plej intensa kaj implikas kaj la akademiajn kaj sportajn aspektojn, de la remteama ĝis la usonfutbala teamo.

Organizo[redakti | redakti fonton]

La fakultatoj estas disigitaj sur 180-hektara kampuso en la antaŭurbo de Mount Pleasant en norda Harareo. La sansekcio de la universitato situas en Parirenyatawa Hospital en Harareo. La oficiala instrulingvo estas la angla.

  • fakultato de Agrikulturo, Manĝaĵo kaj Mediaj Sistemoj
  • fakultato de Arto kaj Homeco
  • fakultato de Komerca Administrado kaj Ekonomiko
  • fakultato de Edukado
  • fakultato de Inĝenierio
  • Jura Fakultato
  • fakultato de Medicino kaj Sansciencoj
  • fakultato de Natursciencoj
  • fakultato de Sociaj kaj Kondutaj Sciencoj
  • fakultato de Veterinaraj Sciencoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]