Universitato por Muziko kaj Scena Arto je Graz
La Universitato por Muziko kaj Scena Arto je Graz, germane Universität für Musik und darstellende Kunst Graz, estas aŭstra universitato. Ĝi originas el la muziklernejo de la Akademia Muziksocieto fondita en la jaro 1816.
Historio
En 1963 la konservatorio de la federacia lando Stirio fariĝis ŝtata institucio de la federacio – Akademio por Muziko kaj Scena Arto en Graz. Pro leĝoŝanĝo en 1970 la akademio ŝanĝiĝis en Altlernejo por Muziko kaj Scena Arto en Graz. Sian nunan nomon KUG ricevis en la jaro 1998, kiam ĉiuj aŭstraj artaj altlernejoj laŭ seĝoŝanĝo eknomiĝis „universitatoj“. La akademion fondis Erich Marckhl, kiu estis ekde 1963 ĝis 1971 unua prezidanto.
Dum la vintra duonjaro 2009/10 ĉe KUG 1545 ordinaraj kaj 755 ne-ordinaraj studentoj lernis tie. La kvoto de inaj studentoj estas proksimume 47 elcentoj, la kvoto de eksterlandaj studantoj proksimume 54 elcentoj.
Institutoj de la artuniversitato
- Kompozicio, muzikteorio, muzikhistorio kaj direktado
- piano
- arĉinstrumentoj
- blov- kaj frapinstrumentoj
- muzika pedagogio (IMPG)
- eklezia muziko kaj orgeno
- kantado, lido, oratorio
- ĵazo
- aktorado
- muzikteatrado
- sceneja formado
- intituto je Oberschützen
- etna muzikologio
- muzika estetiko
- malnova muziko kaj historiema koncertado (IAP)
- ĵazesploro (IJF)
- elektronika muziko kaj akustiko (IEM)
Studofakoj de la la artuniversitato
- sceneja formado
- scena arto
- direktado
- doktorigaj studoj sciencaj kaj artaj (doctor artium)
- elektrotekniko-soninĝeniero
- kantado
- instrumenta (kanta) pedagogio: klasia, ĵaza kaj popolmuzika
- instrumentstudo: klasikmuziko
- ĵazo
- katolika kaj evangela eklezia muziko
- kompozicio kaj muzikteorio
- muzikpedagiogio: instrufakoj muzikedukado kaj instrumentmuzika edukado
- muzikologio