Universitato de Masaĉuseco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el University of Massachusetts)
Universitato de Masaĉuseco
ŝtata universitat-sistemo
Informoj
fondodato 1863
Situo
lando Usono
urbo Bostono
Nombroj
nombro de studentoj 75 431 vd (stato: nekonata valoro)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
arXiv
• Higher Education Leadership Initiative for Open Scholarship
• Association of Public and Land-grant Universities vd
filioj
• University of Massachusetts Medical School
Universitato de Masaĉuseco ĉe Amherst
• Universitato de Masaĉuseco ĉe Bostono
• University of Massachusetts Dartmouth
• Universitato de Masaĉuseco ĉe Lowell
• Massachusetts College of Liberal Arts vd
vdr

La Universitato de Masaĉuseco (angle University of Massachusetts ; ankaŭ nomata UMass) estas publika universitata sistemo kun kvin kampusoj en Masaĉuseco (Amherst, Bostono, Dartmouth, Lowell kaj Lernejo de Medicino en Worcester) fondita en 1863 .

Ĝenerale, proksimume 75,000 studentoj studas ĉiun jaron kaj la universitato havas pli ol 530,000 diplomiĝintojn tutmonde, inkluzive de 320,000 diplomiĝintoj kiuj vivas, laboras kaj gvidas kompaniojn kaj organizojn tra Masaĉuseco, igante ĝin la plej granda eks-studenta reto en Nov-Anglio [1]. UMass-fakultato inkluzivas Nobel-premiitojn, gajnintojn de premio Pulitzer, membrojn de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj, gajninton de la American Book Awards kaj kolegojn de Fulbright, Guggenheim, MacArthur kaj Malone.

UMass estis vicigita en Usono de Times Higher Education en 2021 en la 60-a loko en la rangotabelo de ĉiuj universitatoj kaj en la 30-a loko en la rangotabelo de publikaj universitatoj [2].

UMass estas la tria plej granda esplora universitato en Masaĉuseco kaj la kvara plej granda esplora universitato en Nov-Anglio, post Universitato Harvard, MIT kaj Universitato Yale kun elspezoj por esplorado kaj disvolviĝo de proksimume 687 milionoj da dolaroj jare.

Akademia organizo[redakti | redakti fonton]

La sistemo en la stato de Masaĉuseco konsistas el kvar universitatoj, medicina fakultato, la jurstudo ĉe la Universitato de Masaĉuseco Dartmouth, satelita kampuso kaj ankaŭ 25 kampusoj ĉie en Kalifornio kaj Vaŝingtonio kiel parto de la Masaĉuseca tutmonda universitato.

  • Universitato de Masaĉuseco ĉe Amherst
  • Universitato de Masaĉuseco ĉe Bostono
  • Universitato de Masaĉuseco ĉe Dartmouth
  • Universitato de Masaĉuseco ĉe Lowell
  • lernejo Chan de Medicino ĉe Worcester
  • Dartmouth lernejo de juro [3]
  • Masaĉuseca tutmonda universitato [4]
  • Satelita kampuso ĉe Springfield [5]

La nombro da studentoj ĉe la ĉefaj kampusoj (aktuale en 2020)[redakti | redakti fonton]

kampuso BA Altnivelaj gradoj Entute
Amherst 24.233 7.409 31 642
Bostono 12.871 3.388 16.259
Dartmouth 6.027 1 842 7.869
Lowell 13.815 4.554 18.369
medicina fakultato N/A 1 292 1 292
Entute 56.946 18.485 75.431

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Massachusetts.edu. Massachusetts.edu. Arkivita el la originalo je September 5, 2012. Alirita December 13, 2011. Arkivigite je 2012-09-05 per la retarkivo Wayback Machine
  2. University of Massachusetts. Times Higher Education World University Rankings. Arkivita el la originalo je October 19, 2016. Alirita October 16, 2016.
  3. . History (angle). Arkivita el la originalo je September 15, 2021. Alirita September 15, 2021.
  4. Lederman, Doug, "Brandman University, adult-serving online institution, to become UMass Global", Inside Higher Education, September 3, 2021.
  5. UMass Opens Springfield Center Campus Office. WAMC/Northeast Public Radio (March 31, 2014). Arkivita el la originalo je March 10, 2015. Alirita April 3, 2014. Arkivigite je 2015-03-10 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]