Ponto de unueco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Unuecponto)
Ponto de unueco
ponto por piedirantoj • ŝtonponto • arkoponto
Estiĝo 1990
Lando Germanio vd
Situo
Geografia situo 50° 49′ 49″ N, 10° 1′ 25″ O (mapo)50.830310.0236Koordinatoj: 50° 49′ 49″ N, 10° 1′ 25″ O (mapo)
Ponto de unueco (Turingio)
Ponto de unueco (Turingio)
DEC
Ponto de unueco
Ponto de unueco
Lokigo de Turingio en Germanio
Situo de Ponto de unueco
Map
Ponto de unueco
vdr
Werra-ponto

La Ponto de unueco (germane: Brücke der Einheit) estas historia ponto kiu unuigas Vacha en Turingio kun Philippsthal en Hesio, Germanio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la pordoj de la urbo Vacha komerca vojo kondukis trans la riveron Werra. Probable ĝis la jaro 1342 ĝi pasis la riveron sur ligna ponto. Sed post superakvego oni planis konstrui ŝtonan. La nova ponto tamen ne konstruitis samloke sed for de la Öchse-elfluo, pli almonten. Tiel oni evitis problemojn kun inundoj de la rivero Öchse kaj la ponto ankaŭ pli proksimis al la ŝirmanta burgokomplekso.

Sed tamen tio havis malavantaĝon, ĉar nun oni devis havi 250 m longan ponton, dum la malnova havis nur la kvinonan longecon. Ankaŭ la marĉa grundo malfaciligis la aferojn. Pri tio raportas la legendo de ĉiam denove terenfalinta pontoarkaĵo. Laŭ ĝi la problemo nur solvitis post enmurigo de vivanta infano. Mura bildo en la urbodomo ĝis nun rakontas pri tio. La nazia armeo Wehrmacht eksplodigis en 1945 du arkaĵojn.

Ekde la 1950-aj jaroj nur la landlimtrupoj de GDR uzis la ponton. Tio ŝanĝiĝis post la 12-a de novembro 1989, post la Turniĝo. Ekde tiam la ponto nomiĝas "Brücke der Einheit", do Ponto de unueco.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • mini-a-thür in Ruhla/Thüringen. Der Freizeitpark im Thüringer Wald, broŝuro eldonita fare de la liberaera maketaĵparko de Ruhla, nr. 31

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]