Unuetaĝa lanĉo-veturilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unua flugo de la McDonnell Douglas DC-X.
VentureStar

Unuetaĝa lanĉo-veturilo (SSTO) estas veturilo kiu atingas orbiton el astra surfaco sen forĵeti iun ajn ekipaĵon, nur gasojn kaj fluidaĵojn. Ĉi tiu termino normale, sed ne nepre, rilatas al reuzeblaj lanĉo-veturiloj.

Unuetaĝaj lanĉo-veturiloj lanĉita el la Tero neniam estis konstruitaj. Nuntempaj orbitaj lanĉoj plenumiĝas per pluretaĝaj raketoj tute aŭ parte nereuzeblaj, aŭ per la usona kosmopramo, kiu estas pluretaĝa kaj parte reuzebla. Ekzistas multaj projektoj por disvolvi unuetaĝajn lanĉo-veturilojn, kiel DC-X, X-33 kaj aliaj. Neniu el ili sukcesis ĝis nun.

En la alia flanko, oni sukcese uzis SSTO-ojn en la Luno per la surluniĝilo de la usona Projekto Apollo kaj per diversaj robotaj kosmosondiloj de la soveta Projekto Luna. La malgranda gravita forto de la Luno kaj la foresto de atmosfero faciligas multe la aferon.