Unuiĝinta Reĝlando de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Unuiĝinta Reĝlando de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo (en la portugala Reino Unido de Portugal, Brasil e Algarves), estas la nomo kiun ricevis la ŝtato regata de la Braganza dinastio inter 1815 kaj 1825.

En 1807 per la traktato de Fontainebleau la hispana reĝlando permesis la avancon tra sia teritorio de la napoleonaj trupoj en Portugalion, aliancito de Anglio.

Tio motivigis la portugalan dinastion rifuĝiĝi en Rio de Janeiro kaj agnoski fakton: la graveco ekonomia kaj politika de Brazilo inter iliaj posedaĵoj.

En 1634 Brazilo estis deklarita kiel princlando, kaj la titolo princo estus portita de la rekta heredanto al la portugala krono, en 1808 Johano la 6-a de Portugalio deklaris ĝin reĝlando, ĝis tiam princlando kaj vicreĝlando.

Vidu ankaŭ