Unuparta frazo
Unuparta frazo estas frazo en kiu mankas subjekto aŭ predikato aŭ ambaŭ ĉi tiuj ĉefaj frazmembroj.
En Esperanto ekzistas pluraj specoj da unupartaj frazoj:
- Unupartaj frazoj verbaj entenas nur la predikatan grupon:
- Baldaŭ mateniĝos.
- Ekstere tre malvarmas, neĝas kaj frostas!
- Unupartaj nomfrazoj — temas pri la frazoj de jena tipo:
- Apoteko (elpendaĵo sur farmaciejo)
- Rimarko. (Titolo de alineo)
- Frankujo. Salono en la kastelo de Moor. («La rabistoj», 1:1.)
- Kia demando! (FE, §41.)
Tradicie oni rigardas tiajn frazojn kiel senpredikatajn, kiel Unupartajn frazojn subjektajn.[1] Laŭ alia koncepto ili estas predikativoj de elipsa frazo kun elipsa kopulo:
(Ĉi tio estas) Apoteko.
ktp.
- Unupartaj frazoj neanalizeblaj, aŭ vortofrazoj havas nek subjekton, nek predikaton:
- Jes.
- Ne.
- Fi!
- Certe!
- Adiaŭ!
Iuj aŭtoroj same traktas elipsajn frazojn en kiuj la subjekto aŭ la predikato estas implicata per verba formo aŭ kunteksto:
- Al leono ne donu la manon (FE, §7; subkomprenatas: «vi ne donu».)
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Tiel ekz-e en la vikipedioj ĉeĥa (cs:Věta jednočlenná) kaj rusa (ru:Односоставные предложения).