Predikato (frazmembro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gramatike, en duparta frazo, predikato estas ĉefa frazmembro, indikata agon, staton aŭ econ de subjekto, respondanta la demandojn

«kion faras la subjekta ulo (aŭ la subjekta aĵo)?»,
«kiu (kio, kia) li (ŝi, ĝi) estas?».

La predikato rilatas al la aĵoj, uloj, agoj esprimataj per la subjekto. Ĉi-sube la predikaton ni markos per duobla substreko.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Esperanto predikato povas esti simplakompleksa.

Simpla predikato[redakti | redakti fonton]

Simplan predikaton esprimas verbo finitiva:

  • Mi vidas leonon.
  • Mi estis veninta hejmen.
  • Li venu, kaj mi pardonos al li.
  • Se mi petus lin, li dirus al mi la veron.

Kompleksa predikato[redakti | redakti fonton]

Kompleksa predikato konsistas el pluraj vortoj, unu el kiuj estas ligverbo, alivorte kopulo, t.e. finitivo liganta la predikaton kun la subjekto; kaj la alia(j) esprimas la ĉefan sencon de la predikato, ekz‑e

  • Hieraŭ estis vendredo, kaj postmorgaŭ estos lundo.
  • Ŝi volas danci.

Kompleksa predikato verba[redakti | redakti fonton]

Tia predikato konsistas el kopulo kaj infinitivo de la ĉefsenca verbo:

  • Mi volas diri al vi la veron.
  • La infano ne ĉesas petoli.
  • Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni.

Kompleksa predikato noma[redakti | redakti fonton]

Tia predikato konsistas el kopulo kaj nomparto,[noto 1], aŭ subjekta predikativo, esprimanta la ĉefan sencon:

  1. Rozo estas floro kaj kolombo estas birdo.
  2. La juna vidvino fariĝis denove fianĉino.
  3. La ĉielo estas blua.
  4. Kvinoble sep estas tridek kvin.
  5. Ĉu hodiaŭ estas varmemalvarme?
  6. Mi restos hodiaŭ dome.
  7. Resti kun leono estas danĝere.
  8. Facile estas danci, se la feliĉo kantas.
  9. Voli estas povi.

Nomparto povas esti substantivo (1, 2 ĉi-supre), adjektivo (3), participo, numeralo (4), pronomo, adverbo (5–8), infinitivo (9); se la nomparta vorto estas deklinaciebla, ĝi aperas en nominativo.[noto 2]

Predikacio[redakti | redakti fonton]

Esenca trajto, kiu apartigas frazon el inter la vortgrupoj estas tio, ke frazo entenas indikojn pri la rilato de sia enhavo al la realo, ĝi asertas ion.

La frazo Li solvis la problemon nin informas pri fakto. Solvu la problemon indikas mankon de la solvo kaj instigon al ago. Kontraste al ĉi tioj, Solvo de problemo estas abstrakta nocio pri kies rilato al la realo oni nenion asertas; ĝi ne estas frazo. (Krom se ĝi aperas kiel titolo, kaj tiam oni subkomprenas la aserton «Ĉi-sube estas solvo de la problemo».)

Tiu rilato al la realo estas predikacio. Ĝin esprimas la predikata verbo per sia finitiva formo kun ĝiaj tenso, voĉo, modo.

Difino dependogramatika[redakti | redakti fonton]

Laŭ pli moderna difino dependogramatika, predikato estas la ĉefelemento de la frazo, kaj ĉiuj aliaj frazmembroj (do, ankaŭ la subjekto) estas ĝiaj rektaj aŭ malrektaj dependaĵoj. Ekz‑e

La kato saltis sur la tablon
saltis(kiu : la kato, kien : sur la tablon)

Ĉi tiu centra karaktero de la predikato manifestiĝas ankaŭ ĉe substantivigo de la frazo: «La salto de la kato sur la tablon».

Cetere, ĉi tiu moderna koncepto respondas al la malnova regulo praktika: «Gramatikan analizon de latina frazo oni komencu per la predikato».

La frazoj unupartaj[redakti | redakti fonton]

La tradicia difino de predikato sin bazas sur rilato al la subjekto, kaj tial ne taŭgas por la sensubjektaj frazoj unupartaj; sed la ĵusa difino dependogramatika plejparte validas ankaŭ ĉi-okaze:

Hodiaŭ estas sabato, kaj morgaŭ estos dimanĉo.
En la ĉambro estis varmege.
estis(kie : en la ĉambro, kiel : varmege).

Ofte unuparta frazo estas interpreteblaj kiel elipso de frazo duparta. Ekz‑e en multaj lingvoj (kiaj Latino, la itala, la pola) la gramatikan personon (pli speciale, la respondan personan pronomon) esprimas verba fleksio: «Homo sum» = «Mi-estas homo», «Dixi» = «Mi-diris». En Esperanto tiel funkcias la ordona modo:

Venu ĉi tien = Vi venu ĉi tien.

Malpli evidentaj estas la okazoj kiam en la predikato mankas verbo, kaj anstataŭ ĝi restas nur adverbointerjekcio, ekz‑e for en «For la neŭtralismon!» aŭ en la rondelo

For de l’ vetero la mantel’
De vento, frosto, pluv’ glacia …[1]

En la slogano tiu for estas anstataŭigebla (aŭ kompletigebla) per la transitivaj ĵetu for, forĵetu; en la rondelo, per la netransitivaj foriĝu, malaperu. Tamen tiaj kompletigoj rilatas al la interpreto semantika; en sintaksa analizo ili neniel helpas, kaj necesas agnoski, ke tiaj adverboj povas roli predikate. (Tamen ĉe semantika interpreto, ekz‑e ĉe komputila tradukado, tiaj kompletigoj povas utili.)

Difino skolastika[redakti | redakti fonton]

La ĉi-supraj difinoj estas tradiciaj en la vortaroj kaj gramatikoj de Esperanto; dum en la tradicio anglalingva oftas alia difino, kiu donas al predikato pli grandan amplekson. Ekz‑e[2]

pred·i·caten 1. (Gramatiko) Unu el la du ĉefaj komponantoj de frazo aŭ propozicio, informanta pri la subjekto, entenanta la verbon, objektojn aŭ vortgrupojn regatajn la verbo; ekz‑e malfermis la pordon en Johanino malfermis la pordon, aŭ estas tre dormema en La infano estas tre dormema.

Tiu difino devenas el la strukturo de la termoj de la Aristotelaj silogismoj, ĉiu el kiuj konsistis el tio, kion la skolastikuloj nomis subjekto (t.e. objekto pri kiu temas) kaj la pria predikato (t.e. eco, informa parto, laŭvorte la dirata). Ekz‑e en la (evidente sofisma, sed bonforma) silogismo:

Ĉiu hundo havas okulojn kaj orelojn
Petro havas okulojn kaj orelojn
Sekve Petro estas hundo

hundo kaj Petro estas subjektoj, dum havas okulojn kaj orelojn kaj estas hundo estas predikatoj de la silogismo. Tia dispartigo de la termoj estas tre natura por taskoj logikaj, sed malpli konvena por priskribo lingvoscienca. En multaj frazoj predikato estas tiom longa, ke praktike netraktebla, ekz‑e[3]:

  • The girl is now a student at a large university.
  • It rained steadily all day.

Kaj aliflanke mankas frazmembra termino por nomi la vorton ‹saltis› en «La kato saltis sur la tablon». Sekve aperas eklektaj terminoj kia SVO (Subjekto — Verbo — Objekto), kiu miksas frazmembrojn kaj vortospecon, ofta eraro de maldiligenta lernejano.

Tial la tiusenca termino estas malofte uzata en la angla literaturo. Ekz-e en la «Universitata gramatiko de la angla lingvo»[3] la Indekso indikas nur 1 lokon por la termino predicate (kiu fakte estas nur ties neuzota difino) — dum la samranga subject (subjekto) referencas 13 paragrafojn. Alie estas en Esperanto: en la Indekso de PAG predikato (la tradicia) referencas 14 paragrafojn.

Predikato kaj remao[redakti | redakti fonton]

Dum jarcentoj oni instruis al la lernantoj, ke «la predikato estas frazmembro kiu informas pri la subjekto». Tia difino tre similas la difinon de remao en la moderna teorio pri la tema-remaa dispozicio: «la remao estas tio, kion oni komunikas pri la temo, t.e. la esenco de la komunikaĵo, la nova informo, la interesaĵo».

Ambaŭ difinoj estas pragmatikaj, ili do konvenas por la pragmatika nocio remao, kaj maltaŭgas por la sintaksa nocio predikato. Tamen la misa difino ja funkcias por lingvoj kun rigida vortordo, kia estas ekz‑e la angla, ĉar en tiaj lingvoj oni konstruas la frazojn tiel, ke la temo estu subjekto, kaj la remao, predikato. Ekz‑e por diri

La knabinon mordis la hundo.

oni aplikas la pasivan voĉon:

The little girl was bitten by the dog.

Por la lingvoj liberordaj (i.a. por Esperanto, Latino, la rusa lingvo, la pola lingvo) tio ne validas. Kp:

a) Varsovio dormis.
b) Parolas Varsovio.

En (a) subjekto=temo kaj predikato=remao, samkiel en la angla. La frazo informas pri la stato de Varsovio, la informa parto estas dormis.

En (b) la interesa, informa parto estas la urbo el kiu oni elsendas, ĉi-okaze Varsovio; do remao=subjekto. En samcela frazo BBC metas la urbonomon en predikaton:

This is London. (Ĉi tio estas Londono.)

Simile, en

Antaŭ la domo staras arbo (FE, §8)

la remao (la interesaĵo) estas la subjekto arbo, kp

There is a tree in front of the house.

La diferencon inter la sintaksaj subjekto+predikato kaj la pragmatikaj temo+remao oni rimarkis en la 19ª jc, precipe en la studoj pri la liberordaj lingvoj klasikaj (malnovgreka, Latino) kaj la lingvoj slavaj. Kaj dum kelka tempo pro la evidenta paraleleco de la difinoj oni nomadis remaon kaj temon «logika predikato», «logika subjekto». Sed pro la progreso de matematika logiko la ambigueco de «logika predikato» — ĉu predikato (logiko) aŭ remao? — iĝis ĝena. Oni ankaŭ uzadis la formon «psiĥologia predikato». Tamen apartaj terminoj (temo, remao) estas pli oportunaj.

Historio de la termino[redakti | redakti fonton]

En la Esperantaj vortaroj[redakti | redakti fonton]

La termino estas fundamenta, ĝi aperas en UV kun jenaj tradukoj:

predikat′ attribut | attribute | Prädikat | сказуемое | orzeczenie.

La tradukoj franca kaj angla estas krude eraraj. Kun la Akademiaj Korektoj tiu artikolo ricevis la formon

predikat′ predicate (gram.) | attribute | Prädikat | сказуемое | orzeczenie (gram.).

La mistraduko franca restis nekorektita kaj miskomprenata. Pri tio kulpis ne tiom Zamenhofo, kiom la konfuza stato de la franca terminaro gramatika, kiu ankoraŭ ne liberiĝis de la katenoj skolastikaj.

En la tiama vortaro de fr:Émile Littré (fr:Dictionnaire de la langue française), la gramatika termino prédicat plusendas al attribut :

prédicat s.m. … 2. Termino gramatika. Fojfoje uzata por paroli pri la atributo (attribut) de propozicio. La predikato ligiĝas al la subjekto per la verbo aŭ per la kopulo.[4]

Kaj attribut estas

3° En la terminaro de logiko kaj gramatiko, la negata aŭ la asertata pri la subjekto de propozicio. En la propozicio «Ĉiu homo estas mortema», ‹mortema› estas la attribut.[5]

Kaj jarcenton post Littré, la vortaro fr:Le Petit Larousse (1980) sammaniere difinis la vortojn prédicat kaj attribut; kaj sekve laŭ PV predikato estas tio, kion nun ni nomas predikativo:

  • Predikato (G) Adjektivo aŭ substantivo esprimanta kvaliton, kiun oni atribuas per helpo de verbo al subjekto aŭ al objekta komplemento. En la frazoj «la tago estas bela», «mi fariĝis kapitano», «vi ŝajnas malgaja», la vortoj «bela, kapitano, malgaja» estas la predikatoj de la subjektoj «tago, mi, vi». En la frazoj «ne nomu min reĝido», «mi ne povas konsideri neekzistantaj tiujn faktojn», la vortoj «reĝido, neekzistantaj» estas la predikatoj de la objektaj komplementoj «min, faktojn». Kp epiteto.

Ne tiun sencon celis Zamenhofo (kiel atestas la tradukoj rusa kaj pola), ne tiun sencon havas la vorto en la reala lingvo. La ĝusta difino aperis jam en 1911, en la «Vortaro de Esperanto» fare de Kabe, 19 jarojn antaŭ PV:

Predikato. Parto de frazo, montranta, kion oni diras pri la subjekto. En la frazo: «La patro amas sian filon» la vorto «patro» estas subjekto, la vorto «amas» estas predikato.

La difinoj de PIV kaj ReVo esence egalas la Kabean. (Ankaŭ france la vortaro fr:Le Petit Robert, 1973, donas samsencan difinon kun la ekzemplo La ĉevalo galopas.)

Klasikismo kaj purismo[redakti | redakti fonton]

La gramatikaj nocioj subjekto kaj predikato eloviĝis el la simila paro da nocioj silogismaj, sed ili estas aliaj nocioj. La frazsintakso bezonas dispartigon pli detalan kaj sin bazas sur aliaj principoj ol logiko. Tamen la gramatikistoj latinaj, kaj post ili la gramatikistoj latinidaj kaj anglaj, klasikisme retenis la skolastikajn terminojn en ambaŭ fakoj. La indikitaj terminoj iĝis dusignifaj.

Aliaj lingvoj, probable pli multaj,[noto 3] adoptis hejmlingvajn paŭsaĵojn de tiuj terminoj. Evidente tio estis farita por faciligi la lernadon por la infanoj; sed sekve de tio en la purismaj terminaroj la malsamaj nocioj ‹predikato (logiko)› kaj ‹predikato (frazmembro)› ricevis apartajn terminojn:

Lingvo Predikato Gram. Predikato Log.
Ĉeĥe přísudek predikát
Hebree /nasu/ נשוא /predikat/ פרדיקט
Pole orzeczenie predykat
Ruse сказуемое /skazujemoje/ предикат /predikat/

La germanoj ankoraŭ hezitis inter la skolastika Prädikat kaj la purisma Satzaussage; evidente, Zamenhofo preferis la unuan kiel vorton latinidan kaj pli internacian.

Tiuepoke la skolastika logiko jam estis mortanta kaj estis malaktuala kuriozaĵo historia; ekstergramatikaj signifoj de predikato estis malaktualaj fakaĵoj. Sed kelkaj samtempanoj de Zamenhofo, precipe Charles Sanders Peirce, Gottlob Frege kaj poste Bertrand Russell reprenis la vorton kaj faris ĝin unu el la centraj nocioj de la naskiĝanta matematika logiko. La logikaj signifoj reaktualiĝis, kaj en tre multaj (eble eĉ en plimulto da) lingvoj predikato havas nur aŭ precipe la signifon logikan. La konfuzon pligrandigis la laŭmoda apliko de la (logikaj) predikatoj en semantikaj priskriboj de la lingvoj.

Tamen la vorto estas fundamenta, kaj en la esperanta terminaro ĝi restos same plursignifa kaj konfuza, kiel en la terminaroj angla-franca-germana.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. El la Kaloĉaja traduko de la rondelo «Printempo» fare de Karolo la 1ª, duko de Orleano. La originalo estas citita en la artikolo pri rondelo sub «Franclingvaj rondeloj»; la Kaloĉaja traduko troveblas en la broŝuro «Kiel verki kaj traduki poemojn», p. 17.
  2. Tradukite el American Heritage Dictionary, 5th Edition, 2022.
  3. 3,0 3,1 R. Quirk et al. A University Grammar of English. Longman, 1973.
  4. Dictionnaire Littré, prédicat.
  5. Dictionnaire Littré, attribut

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La termino nomo aperanta en ĉi tiu nomparto estas heredaĵo de la latina terminaro gramatika, en kiu la terminoj por deklinacieblaj vortospecoj (do, ne-verboj) entenis la vorton nomen (nomo): nomen adjectivum (adjektivo), nomen substantivum (substantivo), nomen numerale (numeralo), pronomen (pronomo). Tia etimologio malmulte sencas por Esperanto aŭ por la angla, tamen ĝi estas internacia kaj tial facile rekonebla por la lingvistoj.
  2. Tiel en Latino, en la germana kaj multaj aliaj lingvoj. Tamen en iuj lingvoj (i.a. en la rusa kaj pola) nomparton oni povas marki per alia kazo.
  3. Sur la Intervikia paĝo pri la gramatika predikato nun troveblas 22 transskriboj de prædicatum (Predicáu, Predicat, Prädikat…) kaj pli ol 30 terminoj faritaj el hejmlingvaj radikoj.