Subjekto (frazmembro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En duparta frazo, subjekto estas unu el la du ĉefaj frazmembroj (la alia estas predikato). En prezento de sintaksa analizo de frazo la subjekto estas substrekata per unu linio.

Se la predikata verbo estas en aktiva voĉo, tiam la subjekto indikas tion aŭ tiun, kies agon aŭ staton esprimas la predikato. Ekz‑e

  • La filo staras apud la patro. (FE §8)
  • La birdoj flugas. (FE §9)
  • La knabo forpelis la birdojn. (FE §9)
  • Leono estas forta.

Se la predikata verbo estas en pasiva voĉo, tiam la subjekto indikas la trafaton de la ago:

  • Mi estas amata. (FE §25).

Subjekta vortgrupo[redakti | redakti fonton]

Subjekto povas esti simpla (unuvorta), aŭ kompleksa, t.e. esprimita per vortgrupo. Tia vortgrupo estas nomata subjekta vortgrupo. Ĉi-sube la ĉefelementoj de subjekta vortgrupo aperos grasigite.

Vortospecoj[redakti | redakti fonton]

Subjekto povas esti vortgrupo de diversaj vortospecoj:

  1. Nomonoma vortgrupo en nominativo:
    • Substantivo
      Antaŭ la domo staras arbo. (FE §8)
      La botisto faras botojn kaj ŝuojn. (FE §37)
      Tiuj ĉi du amikoj promenas ĉiam duope. (FE §14)
    • Adjektivo:
      Pli bona estas malamiko de bona. (Proverbaro)
      Perdinta la kapon pri haroj ne ploras.
    • Substantiva pronomo:
      Mi legas libron. (FE §9)
      Ĉio supermezura estas terura.
    • Numeralo
      Tri estas duono de ses. (FE §14)
  2. Adverbo:
    Hodiaŭ estas sabato, kaj morgaŭ estos dimanĉo. (FE §20)
  3. Infinitivo:
    Rigardi kaj aspiri ne devigas akiri. (Proverbaro)
  4. Citaĵo:
    La «tuj» de sinjoroj estas multe da horoj. (Proverbaro)
    «Da» post ia vorto montras, ke tiu ĉi vorto havas signifon de mezuro. (FE §32)

Subjekto kaj fraztemo[redakti | redakti fonton]

Multaj tradiciaj difinoj de subjekto fakte pli konvenas al fraztemo. Pli detale tiu konfuzo estas priskribita en Predikato (frazmembro)§Predikato kaj remao.

Ĉar la vortordo en Esperanto ne havas sintaksan funkcion, tial la pozicio de subjekto precipe dependas je la tema-remaa dispozicio: interalie ĝi aperas komence de frazo, se ĝi estas la temo:

  • Kie estas la libro? — La libro (temo) estas sur la tablo (remao) (FE §6);

aŭ fine de frazo, se ĝi estas la remao:

  • Sur la tero (temo) kuŝas ŝtono (remao) (FE §6);

aŭ meze, se ĝi estas nek temo, nek remao:

  • Lernolibron (temo) oni devas ne tralegi, sed tralerni (remao) (FE §6).

En la lingvoj rigidordaj (la angla, la franca ktp) oni ne povas tiel facile movi la subjekton; tie oni aplikas kromajn gramatikilojn, kiel estas priskribite ĉe Tema-remaa dispozicio§La pasiva voĉo kaj Tema-remaa dispozicio§Ŝtopsubjekto. En Esperantaj frazoj tiuj komplikaĵoj estas malnecesaj kaj evitindaj.