Finitivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Finitivo estas verba formo aperanta i.a. en la verbaj predikativoj. Finitivo kontrastas al la nefinitivaj verboformoj, ekz‑e infinitivo kaj participo, kiuj ne regas nominativan subjekton.

En ĉi-sekvaj ekzemploj finitivoj aperas grasete, kaj la nefinitivoj, kursive:

  • Mi vidas leonon.
  • Ĉu vi diros al mi la veron?
  • Iru for!
  • Se li scius, ke mi estas tie ĉi, li tuj venus al mi.
  • Ŝi volas danci.
  • Pasero kaptita estas pli bona, ol aglo kaptota.
  • Li venis al mi tute ne atendite.

La termino aperas en PIV kaj devenas de la latina verbum finitum, «verbo limigita» — ĉar en multaj lingvoj (la greka, Latino, la lingvoj slavaj…) tiuj verboformoj gramatike akordas persone kaj nombre kun la subjekto (do, estas tiele «limigitaj» per la subjekto). Tial en multaj lingvoj oni nomas finitivon persona verboformo (ruse ‹личная форма глагола›, nederlande ‹persoonsvorm› ktp); ekz‑e Latine

Pers. Ununombre Plurnombre
1 laudo laudamus
2 laudas laudatis
3 laudat laudant

Nu, en Esperanto al tiuj 6 formoj respondas unu sama laŭdas, esprimanta nek personon, nek nombron. Tamen ankaŭ en Esperanto finitivo riĉas je la kategorioj; ĝi esprimas

Krome, la kompleksaj finitivoj esprimas ankaŭ la nombron kaj aspekton:

  • Tiam vi estis dirinta al mi la veron (ununombra, perfektiva).
  • Tiam vi estis dirintaj al mi la veron (plurnombra, perfektiva).
  • Tiam vi estis diranta al mi la veron (ununombra, malperfektiva)
  • Tiam vi estis dirantaj al mi la veron (plurnombra, malperfektiva).

Escepte-idiomaĵe eblas apero de infinitivo en la rolo de predikato, ekz-e en la Hamleta demando:

Ĉu esti aŭ ne esti ?[1][2]

Pli regula traduko esperanta estus: «Ĉu oni estu aŭ ne?»[noto 1]. Malgraŭ tio la infinitivo ne estas finitivo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiel estas en bulgara traduko (la bulgara lingvo malhavas infinitivon): «Да бъдеш или не?».

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ŝekspiro, trad. Zamenhofo: Hamleto, Reĝido de Danujo. 3:1.
  2. Hamleto, Princo de Danujo. Trad. L. N. M. Newell. Eldonejo Stafeto, 1964.