Urĝofortoj de Unuiĝintaj Nacioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
UUN-soldatoj de la Jugoslava Popola Armeo en Sinajo, Januaro 1957.

La unua Urĝoforto de Unuiĝintaj Nacioj (UUN), en angla United Nations Emergency Force (UNEF), estis establita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj por sekurigi kaj finigi la Suezan Krizon per la rezolucio 1001 (ES-I) de 7a de Novembro 1956. Tiu forto estis disvolvigita grandmezure kiel rezulto de klopodoj fare de la tiama Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj nome Dag Hammarskjöld kaj proponon kaj klopodon fare de la tiam kanada Ministro de Eksteraj Aferoj Lester B. Pearson, kiu poste ricevos la Nobel-premion pri paco pro tio. La Ĝenerala Asembleo estis aprobinta planon[1] proponita de la Ĝenerala Sekretario kiu intencis la deplojadon de UNEF ambaŭflanke de la batalĉesa linio. La dua Urĝoforto de Unuiĝintaj Nacioj (UNEF II) deplojiĝis el Oktobro 1973 ĝis Julio 1979.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Resolution 1001 (ES-1), 5a de Novembro 1956
  2. UN.org

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Finkelstein, Norman G. (2003). Image and Reality of the Israel-Palestine Conflict, 2nd ed., New York: Verso. ISBN 1-85984-442-1.
  • Oren, Michael B. (2002). Six Days of War: June 1967 and the Making of the Modern Middle East, New York: Ballantine Books. ISBN 0-345-46192-4.
  • Rikhye, Indar Jit (1980). The Sinai Blunder, London: Frank Cass. ISBN 0-7146-3136-1.
  • Thant, U (1978). View from the UN, New York: Doubleday & Company, Inc. ISBN 0-385-11541-5.