Ur-Nanŝe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ur-Nanŝe
Relief Ur-Nanshe Louvre AO2344.jpg
Persona informo
Naskiĝo
Morto
Tombo Lagaŝ [#]
Familio
Infanoj Akurgal [#]
Profesio
Okupo suvereno [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ur-Nanŝe (25-a jc. a.K.) estas unua tia regantpo de Lagaŝ, kiun rekonas la sumeraj regnolistoj, kun li komenciĝas la 1-a dinastio de Lagaŝ. Li transprenis la gvidon de la urbo de Lugalŝagengur, kiu estis subreganto de Mesilim, reĝo de Kiŝ.

Li verŝajne devenas de la setlejo Ningin (hodiaŭ Tell Zūrghūl), de kie venas estimo de dio Nanŝe, kies nomo aperas en lia nomo. Estas konata skulptaĵo, laŭ kies surskribo Ur-Nanŝe partoprenis en festo de Nanŝe.

Laŭ surskriboj, li havis konflikton kun urbo Arava (de Elamo) kaj urboj Ur kaj Umma. Oni trovis steleon en Ur, kio pruvas ties okupon aŭ prirabon, sed la teksto ne estas klaras. Pli detale estas notitaj liaj konstruaĵoj, tiel preĝejoj al estimo de Nanŝe (en Ningin), de Ningirsu kaj pri la "eta fonto" de Abzu-banda.