Saltu al enhavo

Urba areo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mondomapo montranta % de la populacio loĝanta en urba medio.
Urba landareo (km2), 2010 [1]
Urbaj areoj kun almenaŭ miliono da loĝantoj en 2006
Panoramo de Parizo vidata de la Eiffel-Turo kiel plena 360-grada vido (rivero elfluanta de nordoriento al sudokcidento, dekstre maldekstren)
Panoramo de la horizonto de Pudong de la Bund en Ŝanhajo.

Urba areo, opozicie al Rura areo, estas areo kun pliiĝanta loĝdenso de homkreitaj strukturoj kompare kun la ĉirkaŭaj areoj. Urbaj areoj povas esti ĉu grandurboj, ĉu urboj, ĉu kunurbejoj, sed la termino ne estas komune etendigita al ruraj setlejoj kiel vilaĝoj kaj domaroj.

Urbaj areoj estas kreataj kaj disvolvigataj de la procezo de urbigo. Mezuro de la etendo de urbanizita areo helpas la analizadon de la loĝdenso kaj de la urbetendiĝo, kaj la determinado de urbaj kaj ruraj populacioj (Cubillas 2007).

Malkiel ĉe urba areo, metropola areo inkludas ne nur la urban areon, sed ankaŭ la satelitajn urbojn krom la ruran teron kiu estas sociekonomie konektita al la urba kerno, tipe pro dungado kaj ĉiutaga veturado, sed dum la kerna urbo estas la unuaranga labormerkato. Fakte, urbanizitaj areoj kuniĝas kaj kreskiĝas samtempe kun la centro de la populacia kaj ekonomia agado en pli granda metropola areo.

Metropolaj areoj kutime estas difinitaj laŭ la grando de distriktoj aŭ politikaj unuoj kiel konstruaĵaroj. Distriktoj aŭ kvartaloj kutime havas stabilajn politikajn limojn; ekonomikistoj preferas labori per ekonomikaj kaj sociaj statistikoj baze sur metropoaj areoj. Urbanizitaj areoj estas pli informigaj por statistikoj por determini la mezaveraĝan riĉon kaj densojn (Dumlao & Felizmenio 1976).

Ili ege varias laŭ la diferencaj landoj. La minimuma densoopstulo estas ĝenerale 400 personoj en ĉiu km². Eŭropaj landoj difinas urban areon sur la bazo de la urbotipa teruzo, sen akcepti malplenejojn de pli ol 200 metroj, kaj uzas satelitajn fotojn anstataŭ censodatumoj por determini la limojn de la urba areo. En malpli disvolvigitaj landoj, krom la postuloj pri teruzo kaj loĝdenso, oni postulas, ke ampleksa majoritato de la populacio, ĝenerale 75%, ne estu dediĉita al agrikulturofiŝkaptado.

Aŭstralio

[redakti | redakti fonton]

En Aŭstralio, urbaj areoj estas nomitaj "urbaj centroj" kaj estas difinitaj kiel populaciejoj de 1000 aŭ pli da homoj, kun denso de 200 aŭ pli de personoj por km².[2]

En Kanado, urba areo estas areo kiu havas pli da 400 homoj por km² kaj havas pli da 1,000 homoj. Se du aŭ pli da urbaj areoj estas en du kilometroj unu de la alia, ili estas konsiderataj kiel unusola urba areo. La konsidero de urba areo ne estas influata de municipaj aŭ eĉ provincaj limoj.[3]

En Ĉinio, urba areo estas urba distrikto, urbo aŭ ĉefurbo kun loĝdenso pli alta ol 1,500 personoj por km². Kiel por urbaj distriktoj kun loĝdenso pli malalta ol 1,500 personoj por km², nur la populacio kiu loĝas ĉe stratoj, urbolokoj kaj apudaj vilaĝoj esras enkalkulita kiel urba populacio.[4]

En Francio, urba areo estas zono enhavanta areon de konstrukresko (nomita "urba unuo" (unité urbaine)[5] - rilate al la nordamerika difino de urba areo) kaj ties zono de ĉiutaga veturado (couronne périurbaine). Kvankam la oficiala traduko de aire urbaine estas "urba areo",[6] plej parto de usonanoj trovas tiun difinon simila al tiu de metropola areo.

En Japanio urbanizitaj areoj estas difinitaj kiel apudaj areoj de dense loĝataj distriktoj uzante la kalkuladon de censoj kiel unuoj kun densopostulo de 4000 loĝ/km².

Novzelando

[redakti | redakti fonton]

Lau la Statistika Servo de Novzelando la Novzelandaj urbaj areoj por statistikaj celoj estas setlejoj kun populacio de mil homoj aŭ plie.

Lau la Statistika Servo de Norvegio denssetlejoj (tettsteder) estas kiel ĉe la aliaj skandinaviaj landoj, kun unu escepto: ne devas esti pli da 50 m inter domoj, dum ĝis 200 m esta pli komune uzata.

En Pollando, oficiala "urba" populacio simple rilatiĝas al lokoj kiuj havas tian statuson de urboj (miasta). La "rura" populacio estas tiu de ĉiu areo for de la limoj de tiuj urboj. Tiu distingo povas miskomprenigi en kelkaj kazoj, ĉar kelkaj lokoj kun nur vilaĝa statuso povas havi pli grandan kaj densan populacion ol tiu de multaj pli malgrandaj urboj.[7]

Denssetlejoj de Svedio (tätorter) estas statistike difinitaj lokoj, tute sendepende de la administra subdivido de la lando. Estas 1,940 tiaj lokoj en Svedio, kun populacio el 200 al 1,252,000 loĝantoj.[8]

En Usono estas du kategorioj de urba areo. La termino urbanizita areo implicas urban areon de 50,000 aŭ pliaj homoj. Urbaj areoj sub 50,000 homoj estas nomitaj urban clusters (urbaj domaroj). Urbanizitaj areoj estis unue klasigataj en Usono en la censo de 1950, dum la urbaj domaroj estis aldonitaj en la censo de 2000. Estas 1371 Usonaj Urbaj Areoj kun pli da 10,000 homoj.

Ĉirkaŭ 70% de la populacio de Usono loĝas ene de la limoj de urbanizita areo (210 el 300 milionoj). Kombine, tiuj areoj okupas ĉirkaŭ 2% de Usono. Plej parto de loĝantoj de urbanizitaj areoj estas "suburbanoj"; loĝantoj en urbocentroj faras ĉirkaŭ 30% de la populacio de urbanizita areo (ĉirkaŭ 60 el 210 milionoj).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]