Saltu al enhavo

Urbodomo de Frankfurto ĉe Odro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbodomo de Frankfurto ĉe Odro
Rathaus Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Konstrustilo Brikogotiko vd
Lando Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Frankfurto ĉe Odro
Situo
Geografia situo 52° 20′ 39″ N, 14° 33′ 15″ O (mapo)52.34413914.554083Koordinatoj: 52° 20′ 39″ N, 14° 33′ 15″ O (mapo)
Urbodomo de Frankfurto ĉe Odro (Brandenburgio)
Urbodomo de Frankfurto ĉe Odro (Brandenburgio)
DEC
Lokigo de Brandenburgio en Germanio
Situo de Urbodomo de Frankfurto ĉe Odro
Map
Urbodomo de Frankfurto ĉe Odro
Retejo https://www.frankfurt-oder.de/tourismus/Seiten/default_en.aspx
vdr
Urbodomo en Frankfurto ĉe Odro
Vido de la urbodomo kun la bazarplaco el 1691

La Urbodomo de Frankfurto (germane Rathaus Frankfurt/Oder) estas la centra administrejo de Frankfurto ĉe Odro en Germanujo. La verŝajne de la mezo de la 13a jarcento starigita konstruaĵo estas monumentprotektataĵo de la lando Brandenburgio. Ĝi gastas nuntempe ankaŭ gastejon kaj la Muzeon Junge Kunst pri nova arto.

Arkitekturo

[redakti | redakti fonton]

La konstruo de la urbodomo ekis supoze mallonge antaŭ la koncedo de urbaj privilegioj al la enloĝantaro en 1254. La akurata konstrukronologio ne tute klaras tamen. Verŝajne finitis antaŭe nur la kelo kaj la teretaĝo, poste iĝis interrompo konstrua. La pli ampleksa suda parto kun aĉethao kaj la t.n. arkiva alkonstruaĵo ĉe la uesta flanko finfaritis ĉ. en la mezo de la 14a jarcento.

Inter 1607 kaj 1609 faritis alikonstruo baroka sub la gvido de Thaddäus Paglion. Regotikigo faritis inter 1906 kaj 1911; krome estiĝis apuda brikaĵo kvaretaĝa kun ornamaĵoj kalkŝtonaj kiu formas triangulon kune kun la malnova areo urbodoma kun interna korto.

la konstruaĵo havas riĉe ornamitan portalon kun du dikaj avankorpe elsaltantaj kolonoj. La suda fasado similas nun al la suda gablo kaj iĝis tipa hansostila domo kun arkadoj kaj altaj fenestroj rektangulaj. La suda parto havas ankaŭ liberan ŝtuparon.

En 1937 la urbodomo ricevis sudokcidentan enirejan halon kiu donas alireblecon al la kelo urbodoma. Dum la Dua mondmilito la tuto ege damaĝitis kaj brulkonsumiĝis. Refariĝo estis inter 1951 kaj 1953, restaŭradlaboroj novaj datumas de inter 1976 kaj 1978 kaj 1993 kaj 1994. Tiam ankaŭ la mezepoka kerno renovigitis.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • G. Dehio: Handbuch der Deutschen Kunstdenkmäler. Brandenburg,2a eldono, 2012, ISBN 978-3-422-03123-4, p. 329-330
  • Ingrid Halbach, Matthias Rambow, Horst Büttner, Peter Rätzel: Architekturführer DDR. Bezirk Frankfurt (Oder), VEB Verlag für Bauwesen, Berlino 1987, p. 18, ISBN 3-345-00146-2.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]