Urbodomo de Gento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbodomo de Gento
municipa administrejoorganizaĵo
Bazaj datoj
Konstrustilo Gotika arkitekturo • baroka arkitekturo • renesanca arkitekturo vd
Arkitekto Dominikus De Waghemakere • Bernard de Wilde • Jacob Franquart the younger • Rombout II Keldermans • Adolphe Pauli • Jean Baptiste Pisson • Charles Van Rysselberghe • Eugène Viollet-le-Duc vd
Lando Belgio vd
Situo Gento
Adreso Botermarkt 1
Poŝtkodo 9000
Situo
Geografia situo 51° 3′ 16″ N, 3° 43′ 31″ O (mapo)51.0545273.725274Koordinatoj: 51° 3′ 16″ N, 3° 43′ 31″ O (mapo)
Urbodomo de Gento (Belgio)
Urbodomo de Gento (Belgio)
DEC
Urbodomo de Gento
Urbodomo de Gento
Situo de Urbodomo de Gento
Map
Urbodomo de Gento
Retejo http://www.historischehuizengent.be
vdr
La urbodomo de Gento

La urbodomo de Gento konsistas el du aloj. La plej malnova alo (angulo de la stratoj Botermarkt-Hoogpoort) estas konstruita en malfru-gotika stilo inter 1519 kaj 1539. La fasadoniĉoj surhavas bildojn de la grafoj de Flandrio. La dek naŭ bildojn oni konstruis fine de la 19-a, komence de la 20-a jarcento.

La plej juna kaj ankaŭ plej granda alo estas produkto de la renesanco kaj estis konstruita inter 1595 kaj 1618. La fasadoj estas karakterizitaj pro sia lerjena apliko de sinsekve dorika, ionika kaj korinta tri-kvaronaj pilaroj, inspiritaj je la fasonado de la itala renesanco-"palazzi".

La Genta Urbodomo ampleksas tutan blokon kun multaj aliaj partoj. La malnova kelo (domo "Cardeloet") verŝajne datiĝas de antaŭ 1100. La plej malnova supertera parto datiĝas de 1482. Eĉ Viollet LE DUC tie dezajnis kamenon. En la urbodomo troviĝas salono Pacigo (nl:Pacificatie'), kie en 1576 proklamiĝis la Pacigo de Gento.

Nuntempe la malnova urbodomo ne plu estas uzata por la administrado. Tion oni prizorgas en la nove konstruita ejo en placo Woodrow Wilson.