Urbodomo de Mór

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Urbodomo de Mór, konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Luzsénszky [luĵEnski] estas historia monumento en urbo Mór (Hungario).

Urbodomo de Mór

Historio[redakti | redakti fonton]

Origine la kastelo estis konstruita en la 1790-aj jaroj fare de la familio Luzsénszky. Ĝi estis ĉirkaŭita per fera ĉeno, tial la publiko nomis la kastelon ĉena kastelo (hungare láncos kastély). En la 18-a kaj 19-a jarcentoj la konstruaĵo suferis pro sismoj. Komence de la socialismo la ŝtato forprenis ĝin, post renovigaj laboroj la urba administracio trovis lokon ene. Ankaŭ nun ĝi funkcias kiel urbodomo.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Parto de la fasado

La unuetaĝa urbodomo kun kelo situas laŭ la ĉefplaco ĉe stratangulo. La fasado estas simetria. 2 grandaj pordoj funkcias, komence por koĉeroj. Inter la pordoj 3 duopaj kolonoj tenas terason ĉe la unua etaĝo. En la malantaŭ parto kaj en la etaĝo kaj en la teretaĝo malfermaj arkadaj koridoroj kuŝas krome du fermaj ŝtuparejoj reliefas en cilindraj turoj. En la domego estas la ornama halo, krome pluraj ĉambroj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]