Urmari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urmari
Setlejo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 429400
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 427  (2017) [+]
Geografio
Geografia situo 55° 41′ N, 47° 57′ O (mapo)55.6789447.94396Koordinatoj: 55° 41′ N, 47° 57′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Urmari (Rusio)
Urmari (Rusio)
DEC
Urmari
Urmari
Situo de Urmari

Map

vdr

Urmari (ĉuvaŝe Вăрмар), — grandvilaĝo en Ĉuvaŝa Respubliko (en 19472006urbotipa loĝloko), administra centro de la samnoma distrikto. Urmari situas ĉe la fervojo Moskvo-Kazano je 77 km de Ĉeboksari. La loĝantaro en la 1a januaro 2006 estis 6,2 mil loĝantoj (en 1969 — 2,4 mil, en 1979 — 4,7 mil, en 1989 — 6 mil homoj).

Industrio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de la vilaĝo ĉefe estas reprezentita de la ligna kaj arbara industrioj (ekz. Urmaria mebla fabriko). En 1998 estis lanĉita centro pri renaskiĝo de la ĉuvaŝa tradicia nacia kostumo, kiu akceptas mendojn de la popolaj teatroj kaj artgrupoj de la Ĉuvaŝa Respubliko.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo estas 2 mezlernejoj, porinfana artlernejo, muzeo, 2 bibliotekoj, oni eldonas distriktan ĵurnalon "Хӗрлӗ ялав" (Ruĝa flago) en la ĉuvaŝa lingvo.