Urrea de Gaén

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urrea de Gaén
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44593
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 447  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 10′ N, 0° 28′ U (mapo)41.16-0.47027777777777Koordinatoj: 41° 10′ N, 0° 28′ U (mapo) [+]
Alto 308 m [+]
Areo 41,116669 km² ( 411 1.6 669 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Urrea de Gaén (Provinco Teruelo)
Urrea de Gaén (Provinco Teruelo)
DEC
Urrea de Gaén
Urrea de Gaén
Situo de Urrea de Gaén
Urrea de Gaén (Hispanio)
Urrea de Gaén (Hispanio)
DEC
Urrea de Gaén
Urrea de Gaén
Situo de Urrea de Gaén

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Urrea de Gaén [+]
vdr

Urrea de Gaén [uREa degaEN] estas urbo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la centra parto de la nordorienta komarko Bajo Martín, kies administracia ĉefurbo estas Híjar, dum la kultura ĉefurbo estas Albalate del Arzobispo. La loknomo Urrea estas aludo al nobela familio, dum Gaén devenas de la araba Zaén aŭ Zahén kiu signifas «emiron».[1]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 144 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj ĉe la Sierra de Arcos, sur 308 msm de altitudo.​ La municipa teritorio estas inter tiuj de Albalate del Arzobispo (sudokcidente) kaj de Híjar (la cetero).

Urrea de Gaén estas atingebla laŭ la regiona ŝoseo A-224 el Albalate del Arzobispo (sudokcidente) kaj de Híjar (nordoriente).

Historio[redakti | redakti fonton]

Arko de Sankta Roĥo.

Estas restaĵoj de romia epoko (romia setlejo de Loma de Regadío kie funkciis produktado de vino kaj de olivoleo), dum de araba epoko restis nur la loknomo. La konkero de la loko fare de kristanoj estis farita de Ramon Berenger la 4-a.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Urrea de Gaén pro rura elmigrado oni malaltiĝis ĝis nunaj 435 loĝantoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas malmulta agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ iom da vitejoj, legomoj), forstado, ĉasado kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj kaj kaproj). Nune gravas rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo, la ermitejo, urbodomo, arkoj kiel restaĵoj de iama murego, muzeo de ludiloj kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Celdrán, Pancracio (2006). Diccionario de topónimos españoles y sus gentilicios. Espasa. ISBN 84-670-0146-1.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]