Urtikacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Urtikacoj
Urtica dioica
Urtica dioica
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Urtikacoj Urticaceae
Juss., 1789
Genroj

vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La urtikacoj (Urticaceae) estas moltigaj plantoj, sen laktosuko kaj kun simplaj folioj. Ili havas ofte brulharojn. La plantoj estas unu aŭ duseksaj, la floroj kvarpartaj. Frukto estas glano aŭ drupo. Ventopolenitaj.La tropikaj genroj uzatas por teksaĵoj.

Floroformulo: P2+2A2+2G(2) supre staranta ovario

Genroj

  • Urtiko (Urtica) estas genro kun unu aŭ plurjaraj herboj kun duope kontraŭe sidantaj folioj, surhavantaj kaŭstikaĵ-enhavantajn brulharojn, kiuj ĉe eta tuŝo al la folioj kaŭzas brulan jukon. La specioj havas ne okulfrapajn verdecajn florojn en glomeruloj aŭ spikoj el la folianguloj.
    • Eta urtiko (Urtica rens): duope kontraŭesidantaj folioj, kun segila rando. Unujara herbo, kiu ŝatas la nitrogenriĉan grundon. Nutraĵo por kortbirdaro (ankaŭ diserigite).
    • Granda urtiko (Urtica dioica): Unujara herbo, kiu ŝatas la nitrogenriĉan grundon. Nutraĵo por kortbirdaro (ankaŭ diserigite).
  • Parietario (Parietaria) – estas genro de herboj, inter ili oficina peritario (Parietaria officinalis), kiu kreskas sur muraĵoj kaj havas disajn, elipsajn foliojn kaj verdecajn glomerule aranĝitajn florojn kun kvar envolviĝintaj stamenoj, kiu ĉe tuŝetosubite eklsaltas kaj disŝutas la polenon. Ili ne havas brulharojn.
  • Bemerio (Boehmeria)
    • Ramio estas plurjara orientazia herbo (Boehmeria nivea) kun 1-2 m altaj tigoj, longapetiolaj dorsfalnke blanke feltaj folioj kaj malgrandaj, unuseksaj floroj ne okulfarpaj. La bastfibroj el la trunkoŝelo estas utiligitaj por multspecaj teksaĵoj (velo, mebloteksaĵo).