La unua Urĝoforto de Unuiĝintaj Nacioj (angleUnited Nations Emergency Force mallongigita UNEF) estis establita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj por sekurigi kaj finigi la Suezan Krizon per la rezolucio 1001 (ES-I) de 7a de Novembro 1956. Tiu forto estis disvolvigita grandmezure kiel rezulto de klopodoj fare de la tiama Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj nome Dag Hammarskjöld kaj proponon kaj klopodon fare de la tiam kanada Ministro de Eksteraj Aferoj Lester B. Pearson, kiu poste ricevos la Nobel-premion pri paco pro tio. La Ĝenerala Asembleo estis aprobinta planon[1] proponita de la Ĝenerala Sekretario kiu intencis la deplojadon de UNEF ambaŭflanke de la batalĉesa linio. La dua Urĝoforto de Unuiĝintaj Nacioj (UNEF II) deplojiĝis el Oktobro 1973 ĝis Julio 1979.[2]