Usona Departemento pri Laboro
Usona Departemento pri Laboro | ||
---|---|---|
ministerio pri laboro | ||
Dum | 4-a de marto 1913 – | |
Antaŭulo | United States Department of Commerce and Labor | |
Fondodato | 4-a de marto 1913 | |
Sidejo | Frances Perkins Building, Usono | |
Lando | Usono | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Usona Departmento de Laboro (angle Department of Labor, DOL) estas departmento de la Usona registaro tenanta respondecon pri sekureco en la laborejo, normoj de salajroj kaj laborhoroj, sendungeca asekuro, redungigaj servoj, kaj iuj ekonomiaj statistikaĵoj; multaj usonaj subŝtatoj havas samcelajn instancojn. La estro de la Departmento estas la Usona Sekretario de Laboro. La Departmento fondiĝis en 1913. Ĝi celas varti, antaŭenigi kaj evoluigi la bonfarton de la rekompencatoj, posten-serĉantoj, kaj emeritoj de Usono; plibonigi laborkondiĉojn; pliigi eblecojn de profitodona dungateco; kaj garantii la pagojn kaj rajtojn labor-rilatajn.
La ĉefsidejo de la Departmento estas la konstruaĵo Frances Perkins. Frances Perkins estis la sekretarino pri laboro de 1933 ĝis 1945, la unua sekretarino en la historio de la usona registaro.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
Bazita sur informoj en la anglalingva Vikipedio.