Usona Departmento de Laboro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Sigelo de la usona DOL ĉ. 2015
Flago de la Usona Departmento de Laboro
Frances Perkins Building, ĉefsidejo de la Departmento

La Usona Departmento de Laboro (angle Department of Labor, DOL) estas departmento de la Usona registaro tenanta respondecon pri sekureco en la laborejo, normoj de salajroj kaj laborhoroj, sendungeca asekuro, redungigaj servoj, kaj iuj ekonomiaj statistikaĵoj; multaj usonaj subŝtatoj havas samcelajn instancojn. La estro de la Departmento estas la Usona Sekretario de Laboro. La Departmento fondiĝis en 1913. Ĝi celas varti, antaŭenigi kaj evoluigi la bonfarton de la rekompencatoj, posten-serĉantoj, kaj emeritoj de Usono; plibonigi laborkondiĉojn; pliigi eblecojn de profitodona dungateco; kaj garantii la pagojn kaj rajtojn labor-rilatajn.

La ĉefsidejo de la Departmento estas la konstruaĵo Frances Perkins. Frances Perkins estis la sekretarino pri laboro de 1933 ĝis 1945, la unua sekretarino en la historio de la usona registaro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Bazita sur informoj en la anglalingva Vikipedio.