Utica Cartoon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Utika Kartuno
La titolkarto de la filmo
La titolkarto de la filmo
Originala titolo Utica Cartoon
Produktadlando Usono
Originala lingvo la angla
Kina aperdato 13 julio 2001
Daŭro 7 minutoj
Ĝenro tranĉaĵo de vivo, komedio
Reĝisoro(j) Fran Krause
Scenaro Fran Krause, Will Krause
Muziko de Fran Krause, Tony Astone, Will Krause
Produktinta firmao Animation Cowboys
Distribuo Cartoon Network
IMDb
vdr

Utica Cartoon (trad. Utika Kartuno) estas animacia mallonga filmo kreita de Fran kaj Will Krause. Ili kreis la filmon por televida konkurso ĉe Cartoon Network, The Big Pick II, kie spektantoj povis voĉdoni por sia preferata filmo enrete; la filmo kun la plimulto da voĉdonoj ricevis plenan serion.[1][2] Utica Cartoon ne venkis, sed anstataŭe alia filmo, Codename: Kids Next Door (en).[3][4]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
Kolbasobulko
Miksilo

En la urbo Utiko, Dan (urso), Micah (simio), Johnny (kato) kaj Marty (testudo) loĝas kune en apartamento. La filmo komenciĝas kiam Dan kaj Micah ludas surtablan ludon, kie oni devas diveni kiun rolulon la alia elektis (ĝi estas pastiĉo de Guess Who? (en)). Micah tiam sugestas al Dan, "Ĉu via rolulo deziras matenmanĝon?" Ili volonte eksteriras.

Dan kaj Micah trovas restoracieton. Micah, kontraŭ unu dolaro, mendas kolbasobulkon, sed Dan montras strangan 17-dolaran bileton. La kasisto rimarkas, ke lia mendo havas pli da kolbasobulkoj ol la antaŭaj, kaj tial li ne bezonas pagi hodiaŭ.

Por ke li daŭre ricevu senpagan matenmanĝon, Dan aĉetas pli kaj pli da kolbasoj ĉiutage. Iom post iom, tio iĝas manio; unu tagon, Dan eĉ aĉetas, kvankam hezite, 174 kolbasojn.

Micah rimarkas la problemon de Dan, kaj faras planon por helpi lin. Micah kaŝiĝas en lia buŝo, por ke li ŝajnigu, ke li manĝas la kolbasojn, kiam fakte Micah manĝas. La kasisto tuj rimarkas tion, kaj puŝas Micah el la buŝo.

Johnny kaj Marty faras alian planon: unu portas aliveston de Mike manĝante, dum la alia distras la dungitojn. La kasisto vidas Marty en la alivesto, kaj pensas, ke iu denove eniris la buŝon de Dan. La kasisto estas tiel naŭzita, ke li forte forpelas Marty el la restoracio dum li ankoraŭ portas la aliveston.

Fine, Micah provas uzi miksilon por fari trinkaĵon el la kolbasoj, sed Dan trovas tion eĉ pli naŭza.

Subite, du policanoj arestas Dan, kaj asertas, ke li alportis dorlotbeston (Micah) kontraŭ la politiko de la restoracio. Ili ankaŭ forprenas la kolbasojn, kiel "indikaĵojn". Kaj Dan kaj Micah eniras ilian aŭton. Post nelonge, la policanoj demetas siajn kostumojn por malkaŝi, ke ili fakte estas Johnny kaj Marty. La amikaro do eskapas al Kanado, kiun bonvena ŝildo priskribas kiel "la benjetlandon de Usono".

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Kreo de la filmo[redakti | redakti fonton]

Utica Cartoon estis la unua profesia animacia projekto de la fratoj Fran kaj Will Krause. La produktado de ĝi estis relative rapida: ĉirkaŭ la (nord-duongloba) printempo de 2000, ili sendis la ideon al Cartoon Network, kaj ili ekverkis la filmon en la vintro de la sama jaro.

La fratoj transloĝiĝis de Nov-Jorko al antikva dometo (de 1754) en Providenco por krei la filmon. Mike Overbeck kaj Jesse Schmal, kiuj tiam "ĵus finis la altlernejon", ankaŭ helpis en la produktado.

Ekzistis kelkaj problemoj: unue, la filmo estis tradicie animaciita, en tempo kiam la plimulto da studioj transiris al cifereca animacio. La plimulto da fotokopiaj firmaoj por animaciistoj ne estis disponeblaj, do Will mem luis fotokopiilon kaj konstruis aliajn aparatojn, ekzemple starigilojn por la fotiloj. Laŭ li, "[mia] diplomo pri meblo-fasonado fine utilis". Due, Will ne animaciis antaŭ Utica Cartoon, do li bezonis aliĝi al rapida kurso pri animacio.

La du fratoj fine estis kontentaj pri la rezulto, kaj ili eĉ iris al filmfestivalo en Turkuo, Finnujo por montri ĝin. Tamen, Fran rimarkis, ke la kialo ke la filmo ne venkis, estas ke ĝi ne estis farita por la kutima infana spektantaro de Cartoon Network, sed "kvar 22-jaruloj, kiuj ĵus diplomiĝis el artlernejo, laborante en Providenco" (do, la kreintoj mem).

La intrigo estis inspirita de amiko de Will. Same kiel en la filmo, li konis restoracion, kie la plej grandaj mendoj estis senpagaj. Li ŝerce konsilis, ke la plej facila metodo por ne pagi estas uzi miksilon kaj ladskatolon.[5][6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Utica Cartoon (angle). The Timeline Machine. Alirita 2023-12-20.
  2. Reklamo por la filmo ĉe Cartoon Network angle
  3. Ryan Hall (2002-12-05). Codename: Kids Next Door Goes Into Action (angle). Arkivita el la originalo je 2012-10-10.
  4. Leigh Godfrey (2002-03-14). Two New Series To Debut On Cartoon Network In 2002 (angle). Animation World Network.
  5. Utica Cartoon (el la persona retejo de Will Krause) (angle). Alirita 2023-12-20.
  6. Amid Amidi (2009-04-09). The Upstate Four: An Interview with Fran and Will Krause (angle). Cartoon Brew.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]