Uzantino:MariMariola/Francis Lewis
MariMariola/Francis Lewis | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 21-an de marto 1713 en Llandaff | |
Morto | 30-an de decembro 1803 (90-jaraĝa) en Novjorko | |
Francis Lewis (naskiĝis la 21-an de marto 1713 en Llandaff, mortis la 30-an de decembro 1803 en Novjorko ) - usona politikisto, komisiulo de la Kontinenta Kongreso el Novjork- ŝtato, subskribinto de la usona Deklaro de Sendependeco .
Vivo[redakti | redakti fonton]
Li naskiĝis en Llandaff, en Kimrio . Li lernis en Westminster School en Londono .
En 1735 li elmigris al Usono kaj fondis komercajn domojn en Novjorko kaj Filadelfio. Li partoprenis en Franc-Brita Indiana Milito kiel asistanto de generalo Hugh Mercer (1726-1777). Li estis kaptita en Oswego kaj prenita kiel kaptito al Francio. Post lia reveno, la kolonia registaro donacis al li 5,000 akreojn da tero agnoskinte liaj servoj. Li estis membro de la Kontinenta Kongreso ekde 1775 ĝis 1779.
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Lewis Francis, Biografia Adresaro de la Usona Kongreso
- Burlingham, Charles Culp, Francis Lewis, One of the New York Signers of the Declaration of Independence: Historical Sketch, 1926
[[Kategorio:Mortintoj en 1803]] [[Kategorio:Naskiĝintoj en 1713]]