Franc-Brita Indiana Milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Mapo montranta la posedojn en 1750 de Britio (rozkolore), Francio (blue), kaj Hispanio (grize) en nuntempaj Kanado, Usono, Meksiko kaj Karibio
Indiano komerce kun eŭropanoj, 1722
La plej aŭtentigita portreto de George Washington montras lin veste per kolonela uniformo de la Virginia Reĝimento. Tiu portreto estis pentrita en 1772 de Charles Willson Peale.

La Franc-Brita Indiana MilitoFranc-Indiana Milito (1754–1763) estis termino kiu uzeblas por la nordamerika batalkampo de la tutmonda Sepjara milito. Tiu milito okazis inter la kolonioj de Brita Ameriko kaj Nova Francio, dum ambaŭ flankoj estis eltenitaj kaj helpitaj de militunuoj el la metropolaj landoj Granda Britio kaj Francio, same kiel de la indianaj aliancanoj de ambaŭ. Je la komenco de la milito, la francaj nordamerikaj kolonioj havis loĝantaron de ĉirkaŭ 60,000 eŭropaj setlantoj, kompare al 2 milionoj en la britaj nordamerikaj kolonioj.[1] La malplinombraj francoj partikulare dependis el la Indianoj. Laŭlonge de la konflikto, la metropoloj deklaris militon siaflanke en 1756, kaj tiel la milito el regiona konflikto iĝis internacia.

Nomoj[redakti | redakti fonton]

La nomo French and Indian War (Franca kaj Indiana Milito) estas uzata ĉefe en Usono kaj referencas al la du ĉefaj malamikoj de la britaj kolonoj: nome la reĝaj francaj fortoj kaj la variaj indiĝenaj fortoj aliancitaj kun ili. Britoj kaj eŭropaj historiistoj uzas la terminon Seven Years' War (Sepjara milito), same kiel angleparolantaj kanadanoj.[2] Franceparolantaj kanadanoj nomigas ĝin La guerre de la Conquête (Konkera Milito).[3][4] aŭ la Fourth Intercontinental War (4a internacia milito).[5]

Disvolviĝo[redakti | redakti fonton]

La milito estis luktata ĉefe laŭlonge de la landlimoj inter la kolonioj de Nova Francio kaj la Britaj kolonioj, el Virginio sude al Nov-Skotio norde. Ĝi ekis per disputo pri la kontrolo de la kunfluo de la riveroj Allegheny kaj Monongahela, nomita la Forko de Ohio, kaj la loko de la franca Fort Duquesne kaj nuntempa Picburgo, Pensilvanio. La disputo eksplodis en perfortado en la Batalo de Jumonville Glen en Majo 1754, dum kiu Virginiaj milicanoj sub komando de 22jaraĝa George Washington embuskis francan roton.

Lokoj de la britaj kampanjoj de 1755 (kaj aliaj lokoj) kun la britaj teritorioj rozkolore kaj la francaj blue.

En 1755, ses koloniaj guberniestroj en Nordameriko kunsidis kun Generalo Edward Braddock, ĵus alveninta komandanto de la Britia Armeo, kaj planis kvarvojan atakon kontraŭ la francoj. Neniu sukcesis kaj la ĉefa klopodo de la ekspedicio de Braddock estis katastrofo por la britoj; li estis venkita en la Batalo ĉe Monongahela la 9an de Julio, 1755, kaj eĉ mortiĝis post kelkaj tagoj. Ankaŭ la britiaj operacoj en 1755, 1756 kaj 1757 ĉe landlimaj areoj de Pensilvanio kaj Novjorko malsukcesis, pro kombino de fuŝa administrado kaj internaj dividoj ĉe la brita flanko, kaj efikaj kanadaj esploristoj, kaj agado de francaj regulaj fortoj, kaj indiĝenaj atakoj flanke de la francoj. En 1755, la britoj konkeris Fort Beauséjour ĉe la limo separanta Nov-Skotion el Akadio; tuj poste ili ordonis la plenumon de la Elpelo de la Akadianoj. Ordonoj por la elpelo estis faritaj de William Shirley, Ĉefkomandanto de Nordameriko, sen rekta ordono el Granda Britio. La Akadianoj, kaj tiuj kaptitaj kun armiloj kaj tiuj kiuj estis ĵurintaj fidelon al la Brita Krono, estis same elpelitaj. La indianoj same estis forigitaj por lasi teron al setlantoj el Nov-Anglio.[6]

Post la katastrofaj britaj kampanjoj de 1757 (rezulte en malsukcesa ekspedicio kontraŭ Louisbourg en 1757) kaj en la Sieĝo de Fort William Henry kun masakro de britaj viktimoj), la brita registaro falis. William Pitt enpoviĝis kaj klare pliigis la britiajn militrimedojn en la kolonioj en epoko kiam Francio ne volis riski grandajn ŝiparojn por helpi la limigitajn fortojn kiujn ĝi havis en Nov-Francio. Francio koncentis siajn fortojn kontraŭ Prusio kaj ties aliancanoj en la eŭropa batalkampo. Inter 1758 kaj 1760, la britoj lanĉis kampanjon por konkeri la novfrancian kolonion Kanado. Ili sukcesis kapti teritorion en ĉirkaŭaj kolonioj kaj laste Kebekon. Kvankam la britoj estis poste venkitaj ĉe Sainte Foy en Kebekio, la francoj cedis Kanadon laŭ la traktato de 1763.

Rezultoj[redakti | redakti fonton]

La rezulto estis unu el plej gravaj en pli ol unu jarcento de francbrita konfliktaro. Francio cedis sian teritorion oriente de Misisipi al Granda Britio. Ĝi cedis la Francan Luizianon okcidente de la rivero Misisipo (inklude Novorleanon) al sia alianca Hispanio, kompense por la hispana perdo al Britio de la Hispana Florido (Hispanio estis cedinta tion al Britio ŝanĝe por la redono de Havano, Kubo). La kolonia esto de Francio norde de Karibio limiĝis al la insuloj de Sankta-Piero kaj Mikelono, konfirmante la britan situacion kiel dominanta kolonia potenco en orienta Nordameriko.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gary Walton; History of the American Economy; paĝo 27
  2. M. Brook Taylor, Canadian History: a Reader's Guide: Volume 1: Beginnings to Confederation (1994) pp 39-48, 72-74
  3. The Canadian Encyclopedia
  4. "The Siege of Quebec: An episode of the Seven Years' War", Canadian National Battlefields Commission, Plains of Abraham retejo
  5. Michel Venne, "L'annuaire du Québec 2004", p. 25
  6. Eccles, France in America, p. 185

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Eckert, Allan W. Wilderness Empire. Bantam Books, 1994, originally published 1969. ISBN 0-553-26488-5. Second volume in a series of historical narratives, with emphasis on Sir William Johnson. Academic historians often regard Eckert's books, which are written in the style of novels, to be unreliable, as they contain things like dialogue that is clearly fictional.
  • Parkman, Francis. Montcalm and Wolfe: The French and Indian War. Originally published 1884. New York: Da Capo, 1984. ISBN 0-306-81077-8.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]