Uzanto-Diskuto:Ĉiuĵaŭde/Junio 2012

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jen diskutoj de Ĉiuĵaŭde en Junio 2012:


Mi faras tion ĉiam (ĉe mi) dimanĉe matene. Ĉiu ADLS restu dum periodo, laŭpove precize, de sep tagoj. --  PEJNO Simono  Diskuto  12:02, 2 Jun. 2012 (UTC)

Kial estas skribite La gajnanto ĉiam estos elektita sabate matene ? Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 12:04, 2 Jun. 2012 (UTC)
Estu dimanĉe matene. --  PEJNO Simono  Diskuto  12:10, 2 Jun. 2012 (UTC)
okej. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 12:29, 2 Jun. 2012 (UTC)
Nu, la malnova artikolo Literofteco estis praktike nur mia. Do mi ne ĉagrenos iun iomete frue eksigante ĝin. {{{1}}}. Mi supozis, ke vi ĝojos.
Bedaŭrinde estas, ke troviĝas apenaŭ voĉdonantoj pri ADLS. Strange. --  PEJNO Simono  Diskuto  18:14, 2 Jun. 2012 (UTC)

Juniperus indica[redakti fonton]

Kara, Bonvolu ne ŝanĝi titolojn sen diskuto. Mi ege protestas ! --Forstbirdo (diskuto) 21:04, 2 Jun. 2012 (UTC)

Okej, sed eble alidirektili "nigra junipero" al "hinda junipero" ? Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 21:05, 2 Jun. 2012 (UTC)
Tiam, mi petas ke nigra junipero alidirektilu al hinda junipero. La angla nomo de la hinda junipero estas Black juniper. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 21:09, 2 Jun. 2012 (UTC)

Kliniteco de la nomoj de asteroidoj[redakti fonton]

Kara amiko
Dankon por via rimaro. Mi prenis (kaj klopodas gardi) la kutimon de skribi kursive (aŭ kline) la nomojn de asteroidoj skribitaj ne laŭ la esperanta ortografio, sed laŭ la originala skribmaniero de la Minor Planet Center, notinde ĉar estas propraj nomoj de homoj kiujn mi ne ŝanĝis.

La nomo "Onnetō" kun longa "ō" estis transkribita (angle ?) per Onnetoh : mi transkribis ĝin per "Onneto" sen "h" nek supersigno. La esperantigitajn nomojn mi skribu rekte (nekursive) ; ĉar mi erare estis skribinta Onneto klinite, mi korektis kaj menciis (eble neutile ?) "Onneto ne estu skribita kline".

Estas malofta okazo de nomoj, kujn oni skribas sammaniere en oficiala skribo kaj esperanto (ekz. 5003 Silvanominuto‎ : tiam mi ne kursivigis.

Estas vere, ke oni povus logtempe diskuti: Ĉu ĉiam gardi la oficialan skribon ? Ĉu esperantigi la proprajn nomojn (ekz la rusajn) aŭ gardi la "okcidentan" skribmanieron, aŭ esperantigi ĉiujn nomojn ? Tiaj polemikoj gvidus onin malproksimen de la astronomio...

Tion dirinte, mi estas certa ke eraroj svarmas en miaj paĝoj... mi espera trovi kaj korekti plej eble kiel multenombrajn el ili...

--Jean-François Clet (diskuto) 13:25, 3 Jun. 2012 (UTC)

paciencon bv.[redakti fonton]

Vi aldonis keston "traduki".

Bonvolu nepre atendi minimuman tempon. Traleginte ambaŭ la anglan kaj la germanan version de la artikolo mi juĝas, ke mi devas ŝanĝi la artikolon draste. Kelkajn detalojn el la angla versio mi jam forigis. La prilaboro daŭros eble pli ol duonan horon, ĉar alia afero okupas min.

Cetere: via Esperanto en via uzanto-paĝo ankau estas plibonigebla.

-))

--Hans Eo (diskuto) 16:27, 9 Jun. 2012 (UTC)

Korekto de mia uzantopaĝo ✔ Farite. Pri la ŝablono "Traduku", ne traduku pli rapide aŭ ne avertu min pri tio, prenu vian tempon. Ĝi estas io kiu memoras al vi ke la artikolo estas ankoraŭ tradukenda. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 16:53, 9 Jun. 2012 (UTC)

Diskutu pri artikloj antaŭ ol vi ilin redaktos[redakti fonton]

  • Mi vin denove petas ke prefere vi diskutu pri tiklaj ŝanĝoj en artikoloj antaŭ ilin redakti. Ekz. en paĝo Pejno Simono vi forigis evidente bonajn kontribuojn (ekz. ununuran referencon kiu en la tuta artikolo (iam ajn?) estis). --CubeF (diskuto) 21:08, 10 Jun. 2012 (UTC)
Mi klopodis refari la artikolon. Ĉu ĝi estas nun korekta ??? Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 21:24, 10 Jun. 2012 (UTC)
Fakte mia persona paĝo estas jam limkazo. Sed aliflanke, estas iel pli praktike skribi sian propran nekrologon, ol atendi, ĝis iu alia tion faru {{{1}}}. Elĉerke oni povas malmulte korekti. --  PEJNO Simono  Diskuto  08:07, 16 Jun. 2012 (UTC)
Kara, nun ne komencu ankaŭ vi redaktetadadadadadi mian paĝon. La flavaĵo supre aspektas aĉa. Sub la enkonduko aspektas pli bone. --  PEJNO Simono  Diskuto  08:43, 16 Jun. 2012 (UTC)

Mia paĝo[redakti fonton]

Kara Ĉiuĵaŭde, vi ne devas atentigi min pri io, tion mi jam mem scias.

Due, la demando ne estas pri tio, kion oni rajtas, la demando estu, kio decas.

Trie, kiel vi rajtas redakti ĉiun paĝon, mi rajtas reredakti kaj eĉ rereredakti ĝin se necese.

Kvare, pri la neutileco aŭ utileco de la apliko de koloro, jen eble via persona opinio. Mi havas alian. Mi vivas Interrete en la jaro 2012, eble aliaj preferas vivi en la jaro 1970. {{{1}}}

--  PEJNO Simono  Diskuto  10:53, 16 Jun. 2012 (UTC)

la tabulo malproksimigas de la sekcia teksto[redakti fonton]

Mi ne komprenas, pri kiu malproksimigado vi parolas en Nacia parko Abisko. Mi korektis parametrojn kaj aldonis mapon, kiu neniel malproksimigas la ceteran tekston. Petr Tomasovsky (diskuto) 14:50, 17 Jun. 2012 (UTC)

Nenio ŝanĝiĝis, mi vidas la ŝablonn tute normale, male vi skribis la parametrojn malĝuste kiel ĉe rivero Pluraj ..., kiun la ŝablono ne povis kompreni. Petr Tomasovsky (diskuto) 14:54, 17 Jun. 2012 (UTC)

Vidu, kiel ĝi aspektis antaŭ miaj redaktoj. Petr Tomasovsky (diskuto) 14:56, 17 Jun. 2012 (UTC)

Se vi ne rigardis, vidu paĝon Nacia parko Muránska planina, kion scias la ŝablono. Kaj ke ĝi estas longa? Nu kaj kio estu? Eble iu aldonos iam ian tekston. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:00, 17 Jun. 2012 (UTC)

Bonjour Ĉiuĵaŭde ! Cela fait toujours plaisir d'être accueillie ! Je contibue surtout sur les projets en galicien, c'est ma langue maternelle et je ne la maîtrise pas du tout. Ensuite je contribue sur les projets en français, c'est ma langue de coeur et celle que je connais le mieŭ. Je m'interresse beaucoup aŭ liens inter-langues, et j'en récupère un certain nombre (les bots ne font pas tout), par exemple, en ce moment, je "sors de l'oubli" des pages de la wikipedia en galicien et je les sème dans les autres langues D:. Je ne connais pas du tout l'esperanto, toutfois si je peŭ être utile à quelque chose, tu peŭ compter sur moi, je n'hésite jamais à aider occasionellement les langues qui ont peu de locuteurs. Au plaisir de te croiser --Elvire (diskuto) 10:19, 23 Jun. 2012 (UTC)

La fiŝo ege rilatas al lingvoj kaj traduko. Temas pri la fama babelfiŝo el La Petveturista Gvidlibro pri la Galaksio. {{{1}}} -- PEJNO Simono  Diskuto  13:59, 25 Jun. 2012 (UTC)

Komikulo kaj Humuristo[redakti fonton]

Laŭ mi plejbone estas alidirekti ĉar ambaŭ sinonimoj nun ja estas en la artikolo. Ĉu vi hazarde scias la Eo-tradukon de la angla vorto "stand-up comedian"? Ĉu stara (staranta, stariĝa )komikulo? --Verdulo (diskuto) 17:35, 25 Jun. 2012 (UTC)

Signoĉena etendaĵo[redakti fonton]

Se vi estas por la ideo, vi devus ankaŭ voĉdoni Por: en la baloto, aŭ ĉu ne? -- PEJNO Simono  Diskuto  08:00, 29 Jun. 2012 (UTC)

Mia mortinta kato[redakti fonton]

Mi dankas. Fakte nia maljuna kato mortis tre malfacile. Daŭris kvar tagojn. Mi certe ne volas sammaniere mortadi. -- PEJNO Simono  Diskuto  13:12, 30 Jun. 2012 (UTC)

La dokumentado estas preskaŭ preta. Mi hezitas nur pri la nomo de la ŝablono. Estas por listeroj en listo de punktoj pri io ajn. Ĝi aldonas al punkto ambaŭflankajn krommarĝenojn kaj metas Romiajn ciferojn antaŭ la listero. Do se oni transdonsa 18, ĝi faras XVIII antaŭ la punkto. -- PEJNO Simono  Diskuto  13:32, 30 Jun. 2012 (UTC)

Mi ekkonis la utilon de tia ŝablono, kiam mi enlistigis la punktojn rilate tiun !?##!!?-on CubeF en la ĉefa diskutejo. Aldone, se oni uzas la jam ĉeestan #, ĝi akceptas nur solan alineon post ĝi. Se estas du alineoj, la sekvanta # rekomencas ĉe unu. Aliflanke, ĉe mi oni devas transdoni la numeron, ĝi ne aŭtomate plunombras. Mi ne povis trovi ion por tio. Cetere, dokumentado ĉe mi estas rapida afero. Mi havas plurajn aferojn, kiujn mi simple enŝovas. -- PEJNO Simono  Diskuto  13:48, 30 Jun. 2012 (UTC)

Ne estas listo. Temas pri elemento el listo. Bedaŭrinde kaj la nomo Punkto, kaj la nomo Listero estas jam uzataj. Fakte Punkto estus tro plursignifa, sed Listero estus perfekta. Sed mi jam kontrolis, ke ne eblas deŝovi Listero al alia nomo. Ĝi uziĝas jam en pluraj popularaj ŝablonoj. Fakte temas pri plena misnomiĝo, sed nun estas tro malfrue por korekti tion.

Kelkaj aliaj nomoj simple ne trafas. Sekcio havas tie ĉi alian signifon kaj estus aldone tro neŭtrala, Alineo dirus absolute nenion kaj estus eĉ malĝusta, ĉar la Ciferaĵo povas enteni ĉiun ajn nombron da alineoj kaj ankaŭ bildojn ktp.

Fakte la ŝablono faras — ĝis nun — nur du aferojn: ĝi metas krommarĝenojn kaj ĝi metas numeron Romcifere. Sed mi pripenas ankoraŭ iomete. Eble ĝi faru pli. Mi ne estas certa.

Evidente mi povus nomi ĝin Listero kun krommarĝenoj kaj antaŭmetata Romcifera numero. {{{1}}}

Cetere, mi klopodas plu pri Nova!. Ĝi povu aŭtomate post specifa tempo malvidebligi sin. Mi jam havas solvon, sed mi serĉas tre facilan manipuladmaniero por la uzulo. Mankegas signoĉenaj funkcioj. Programiste tie ĉi, oni estas kvazaŭ kastrita. -- PEJNO Simono  Diskuto  14:45, 30 Jun. 2012 (UTC)