Uzanto-Diskuto:Ĉiuĵaŭde/majo 2012

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

'Brava' kontraŭ 'Mirinda'[redakti fonton]

Saluton Ĉiuĵaŭde, mi kore vin dankas pro la ĵusaj redaktetoj.

Fakte, skribante la artikolon mi ne povis decidi kiun adjektivon uzi. Fine mi elektis la vorton 'Mirinda' ĉar mi rimarkis, ke en alilingvaj tradukoj oni ne uzas laŭvortajn ekvivalentojn de la angla "brave" (ekzemple, fr:Le Meilleur des mondes, de:Schöne neue Welt, interalie). Do mi klopodis trovi tion kio entenus la plej proksiman signifon al la citata (kaj iom arĥaika) ŝekspira senco. Tamen via propono ankaŭ plaĉas al mi (kvankam mi demandas min, ĉu "kuraĝa" ne estas pli taŭga ol "brava" ĉi tie?)

Amike! Tempodivalse (diskuto) 01:31, 5 Maj. 2012 (UTC)

Interese ... mi fakte bazis la titolon sur la rusa versio ru:О дивный новый мир, kies adjektivon (дивный) estas pli proksima al 'mirinda' ol 'kuraĝa'. Sed eble ekzistas pli ol unu taŭga traduko ĉi tie? Mi ne scias. Ĉu indas demandi aliajn Vikipediistojn por pliaj opinioj? Tempodivalse (diskuto) 01:45, 5 Maj. 2012 (UTC)

Momenton, ĉiuĵaŭde, ĝi entenas ankoraŭ lingvajn erarojn. Nur ĉar mi korektis kelkajn erarojn ĉe la komenco de la artikolo, tio ne signifas, ke mi elsarkis ĉiujn. --  PEJNO Simono  Diskuto  07:50, 5 Maj. 2012 (UTC) Aldone la ArtikolaKesto kiun vi dissendas entenas linvajn erarojn. --  PEJNO Simono  Diskuto  08:00, 5 Maj. 2012 (UTC


Saluton Ĉiuĵaŭde

  • Notu, ke dont ofte signifas el kiuj, el kio, de kiuj ktp kaj ne ĉiam kies.
  • Aldone notu, ke ekz du pain ne nepre ĉiam signifas de la pano, sed ofte simple nedifinitan kvanton da pano, do simple pano.
  • Ankaŭ multe da pasivaj esprimoj, ekz estis inaŭgurita oni prefere traduku per oni inaŭgurisinaŭguriĝis. Memkompreneble, oni rajtas uzi ankaŭ pasivon, sed prefere ne senĉese kaj nure. Pripensu ankaŭ, ke ofte -ita (-é ktp) en la Franca estas iam pli trafe tradukita per -ata en Esperanto.
  • Lastvice en la Franca abundas la de-oj. Tre ofte radikkombino aŭ adjektivo antaŭ radiko estas pli bonaj tradukoj. Ekz: Société de l'assurance automobile du Québec iĝu Kebeka aŭtasekura firmaoKebeka aŭtasekurejo aŭ simile. Do praktike neniam: firmao de asekurado de aŭtoj de Kebeko.

--  PEJNO Simono  Diskuto  13:38, 8 Maj. 2012 (UTC)

Jes, klasiĝas ok, enklasiĝas eble pli bone[redakti fonton]

--  PEJNO Simono  Diskuto  18:43, 6 Maj. 2012 (UTC)

Dankon. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 19:05, 6 Maj. 2012 (UTC)

Io estis -ita aŭ io -iĝis[redakti fonton]

Momenton! La formon "-iĝis" oni uzu nur, se oni NE mencias la aginton, do sen iu "fare de". Aldone, ne estas iel malpermesate uzi pasivon! Temas nur pri stila decido. Oni taksas stilon kun multe da -atoj kaj -itoj "peza" — simple pro tio, ke pli simpla konstruo ofte eblas.

Ekzemploj:

  • La koncerton komencis la muzikistoj iomete tro frue.
  • La koncerto estis komencita (fare) de la muzikistoj iomete tro frue.
  • La muzikistoj komencis iomete tro frue.
  • La koncerto komenciĝis iomete tro frue.
  • La koncerto komenciĝis (fare) de la muzikistoj iomete tro frue.

  • La koncerton oni komencis iomete tro frue.
  • La koncerto estis komencita iomete tro frue.
  • Oni komencis iomete tro frue.
  • La koncerto komenciĝis iomete tro frue.

  • Komenciĝis iomete tro frue.
  • Estis komencite tro frue. (Tre malofta sensubjekta formulo, pro tio nun -e kaj ne -a).

Klare? --  PEJNO Simono  Diskuto  07:00, 10 Maj. 2012 (UTC)

Damne! Vi fakte enmetis du erarojn! -iĝ kun aganto. Tja, por "la plej facila lingvo en la mondo" Esperanto estas mirige komplika, ĉu? Sed fakte lingvo jam mem estas komplika, ne Esperanto.
-iĝ proprasence signifu nur "iel de si mem". Oni en la praktiko iomete etendas la uzon al kazoj, kie de aŭtora vidpunkto regas la devizo: "NE de si mem (kaj tion mi centelcente, plenkonscia, bonege scias) sed estas al mi plenfurze egale ĉi-okaze de kiu, de kio, kiel aŭ kial io estis farita".
Aldona — plene kutima kaj ĝusta — misuzo estas por "-igi sin". Do "Li sidigis sin" oni mallongigas al "Li sidiĝis".
Nur fakiro vere iel magie "leviĝas". Ĉiuj aliaj devas "levi sin". --  PEJNO Simono  Diskuto  07:31, 10 Maj. 2012 (UTC)

Forigu[redakti fonton]

Haj! Mi volis nur montri al vi la originalaĵojn, do simple forigu. --  PEJNO Simono  Diskuto  10:41, 12 Maj. 2012 (UTC)

Mi vidis la originalaĵojn. Do, okej, mi forigas. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 10:53, 12 Maj. 2012 (UTC)

Fakte, mi unuapaŝe kutimas traduki pli aŭ malpli vortope — eble ne vortope, sed frazope kaj stile kiel la prateksto. Ĉi ĉion mi faras kun la pralingvo rekte en la paĝo. Poste mi kvazaŭ reverkas la tuton "en Esperanto", do kun tipe Esperantecaj formuloj ktp kaj kun pli plena eluzo de la ebloj de Esperanto. Post tio restas nur la elsarkado de eraroj kaj eble iuj pli fajnaj aŭ pli elegantaj poluretoj.

Kaj memkompreneble unue post ĉio ĉi oni malkovras, ke iuj aferoj ne estas inter se kongruaj en la eldiroj de la damninda prateksto! {{{1}}} --  PEJNO Simono  Diskuto  10:49, 12 Maj. 2012 (UTC)

Eble vi miskomprenis. Vi povas forigi la fremdlingvaĵojn. Mi jam delonge tradukis ilin. --  PEJNO Simono  Diskuto  05:02, 13 Maj. 2012 (UTC)
Mi jam komprenis, ĉar mi jam forigis la fremdlingvaĵojn hieraŭ. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 10:53, 13 Maj. 2012 (UTC)

Voĉdonado[redakti fonton]

Ne vere decas voĉdoni por artikolo, kiun oni mem prilaboris. Jam nur proponi ĝin estas iomete tikle. Se miaflanke temus nur pri kelkaj butonoj, nu, jen alia kazo. Sed fakte mi investis plurajn horojn en ĝi. Ekzemple, nek mi nek Arno (la du aŭtoroj) voĉdonas pri Literofteco.

Aldone, mi ne estas certa, ke ĝi povas esti elstara sen sufiĉe da referencoj. Do aliuloj prefere decidu pri ĝi.

Kaj kial, ADLS-e, oni interesiĝas pri iuj artikoloj kaj pri iuj aliaj laŭŝajne tute ne, tion ankaŭ mi ne vere komprenas. --  PEJNO Simono  Diskuto  12:41, 13 Maj. 2012 (UTC)

Thanks for checking my changes ;)

greetings

Klodde (diskuto) 22:03, 5 Maj. 2012 (UTC)

You're welcome. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 22:04, 5 Maj. 2012 (UTC)

forigado[redakti fonton]

ne tro zorgu. tiaj evidentaj fiaĵoj kiaj tiu kiu aperis hodiaŭ estas nur bagatelo. kiam vidata tuj forigita ! Ni pli zorge priatentu fiajn redaktojn kiaj enmeto de stultaĵoj, de malveraĵoj, de kalumnioj: tion eble neniu rimarkas kaj povas resti monatojn. Dankon pro via atenta flego al Vikipedio ! --Arno Lagrange @ 15:30, 12 Maj. 2012 (UTC)

Alzaca lingvo[redakti fonton]

Dankon por la artikolo. --pino (diskuto) 06:17, 14 Maj. 2012 (UTC)

Chér Ĉiuĵaŭde, dankon pour l'aide, ollallà, je ne t'avait ni avisè et tu me l'avait corrigée! Merci beaucoup.

Pardon, est ce que je peuz te poser un question que m'a fait curieŭ? Pourquoi tu, un Canadien, que parle Français, a la Wikipedia en toutes le Langues sauf le Franòais? Pamet-moi de te dir que c'est un peu bizarre, hein?

Merci encore pour ton aide et bon dimanche!

Rei Momo (diskuto) 14:42, 19 Maj. 2012 (UTC) Je regarde toujours les derniers changements (lastaj ŝanĝoj).

Oui, c'est un peu bizarre que je ne contribue pas en français. Oui, j'ai déjà contribué en français, mais j'ai arrêté. Mais l'important, c'est mes contributions grandioses. Sans moi, que serait Vikipedio ?
Pas de souci pour la correction ^^ --Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 14:59, 19 Maj. 2012 (UTC)

Ollallààààààààà, je pense que Sans moi, que serait Vikipedio? c'est une idée un peu osée, hein? Alors, si tu a cette idée, sìil te plait, regarde-moi aussi cette correction..... et dankon! Rei Momo (diskuto) 15:07, 19 Maj. 2012 (UTC)

Fait. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 15:19, 19 Maj. 2012 (UTC)
Saluton Ĉiuĵaŭde! Koncerne artikolon Géry Leuliet, mi vere miras kial vi malfaris mian referencon. Kiom utilas diri: "Franclingva versio de la artikolo"? Ĉu ne estas pli bone citi la Referencon? Scivoleme - --Dominik (diskuto) 16:26, 19 Maj. 2012 (UTC)
Estas du referencoj en la artikolo. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 16:33, 19 Maj. 2012 (UTC)
Do eble estus pli simple forigi la 2-an referencon, car mi tute ne komprenas la utilon de la frazo "Franclingva versio de la artikolo"? --Dominik (diskuto) 16:40, 19 Maj. 2012 (UTC)
Se vi preferas. Mi metis la referencon ĉar estas pli bone por aliaj scii el kie mi fontas "post la morto de Antoine Nguyên Van Thien". Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 16:55, 19 Maj. 2012 (UTC)
Mi pensas ke mi trovis solvon por kontentigi ambaŭ: mi kunfandis la 2 referencojn en 1. Ĉion bonan! --Dominik (diskuto) 17:12, 19 Maj. 2012 (UTC)

Saluton, Ĉiuĵaŭde. Mi ĵus malfaris vian aldonon de "kaj" al rusa lingvo. La vorto "kaj" estiĝis el la greka "και". Tio legeblas en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto", de Ebbe Vilborg, en la tria volumo sur paĝo 16. La du unuaj grekaj literoj aspekte similas al la cirilaj. Eble vi ja tial miksis tion. --Tlustulimu (diskuto) 08:07, 20 Maj. 2012 (UTC)

Mi miksis tion. Estas facile konfuzi la grekan kaj la rusan, almenaŭ al mia aĝo. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 11:32, 20 Maj. 2012 (UTC)

Bonjour Ĉiuĵaŭde ! Merci pour l'accueil ! Je ne fais que passer pour les interwiki, mais cela me fait tout de même plaisir --Elvire (diskuto) 20:05, 23 Maj. 2012 (UTC)

Rulfenestro[redakti fonton]

Mi subtenas ankaŭ ĉiujn malnovajn parametrojn, kun nur unu escepto — la litero G. Bedaŭrinde tiu nun iĝas griza kaj antaŭe temis pri green. Do la malnovaj uzoj ĉiuj ruliĝas plu perfekte, krom iuj verdaĵoj. Ili iĝas grizaj. Cetere, tio trafas ĉiujn miajn ŝablonojn, ne nur Rulfenestron. --  PEJNO Simono  Diskuto  15:58, 27 Maj. 2012 (UTC)

Metu vian ekzemplon, sed estu tre zorgema. --  PEJNO Simono  Diskuto  16:56, 27 Maj. 2012 (UTC)

Okej, dankon. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 16:57, 27 Maj. 2012 (UTC)