Uzanto-Diskuto:Ĝorĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Aliĝo al traduka konkurso[redakti fonton]

Saluton Ĝorĝo! Vi en Novembro tradukis iun artikolon per la traduka helpilo EnhavTradukado kaj vi do povas partopreni la Tradukan konkurson. Sufiĉas, ke vi tuj aliĝu ĉe Vikipedio:Konkurso/2015/Konkursantoj kaj vi povos gajni valorajn premiojn. Ĉiuokaze rapidu, la konkurso fermiĝos la 30an de Novembro je 23:59 UTC. --KuboF (diskuto) 23:18, 29 Nov. 2015 (UTC)

Bramo (ŝipo)[redakti fonton]

Saluton Ĝorĝo! Mi vidis vian artikolon Bramo (ŝipo) - Ĉu ekzistas similaj artikoloj en alilingvaj Vikipedioj, kaj kiel ili titoliĝas? La celo estas interligi ilin en Vikidatumoj. Mi mem nenion scias pri maristaj terminoj. Antaŭdankon! --Dominik (diskuto) 07:59, 10 nov. 2019 (UTC)[respondi]

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj[redakti fonton]

Kara, Ĝorĝo, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj ;-)

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)[respondi]