Uzanto-Diskuto:Allgaeuer

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
   Bonvenon al la Vikipedio en Esperanto, Allgaeuer!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj vikipediistoj. Vi ankaŭ disponas pri via vikipediista paĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas, nomi la landon de kie vi venas, ktp. Vi povas fari tion tre elegante enmetante en vian personan paĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}. Kaj se vi volas sciigi viajn interesojn, eluzu la Uzanto-skatolojn.

Se vi havas demandojn rigardu :
- la redaktan subportalon;
- helpon;
- tekston : "Kiel krei paĝon".
- Vikipedio:Nomoj de titoloj

Antaŭ ol ekredakti, nepre legu la apartan artikolon la perfekta ĝermo de artikolo.

En Vikipedio ekzistas diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon .

Agrablan kunlaboradon deziras al vi Maksim 10:27, 18. Mar 2007 (UTC)

Bonvenon. Dankon pro viaj kontribuoj. Rimarku, ke tempon oni pasIGas, kaj ĝi per si mem pasas (=fluas). Korektu tion en via uzantopaĝo. Marek "Blahma" BLAHUŠ 21:54, 18. Mar 2007 (UTC)

Dankon por la atentigo pri mia eraro ! --Allgaeuer 09:59, 22. Mar 2007 (UTC)


Por la germanlingvoj vikipediistoj (pri la ĉefpaĝo de la germana Vikipedio)[redakti fonton]

En la germana vikipedia ĉefpaĝo mi trovis ke Esperanto ne estas menciita en la maldekstra listo "aliaj lingvoj" kaj en la diskuta paĝo de la ĉefpaĝo mi proponis de aldoni "Esperanto", sed tiu propono ĝis nun ne estas akceptata. Ŝajnas ke nur mi proas tiun ideon. Se vi ankaŭ havas opinion pri tio, bonvolu aldoni tie vian komenton. --Allgaeuer 10:14, 22. Mar 2007 (UTC)

Kiun kriterion por aldoni la ligojn al la ĉefpaĝo oni havas en la germana vikipedio? Maksim 10:55, 22. Mar 2007 (UTC)
Mi ne scias la kriteriojn, ĉar mi estas dirita ke antaŭis "longa opinion-trova proceso" kaj tio estas la resultato. Oni vidas ke la listo kontenas nur du (?) germanajn dialektojn (kiel "Ripoarisch", "Plattdüütsch"), oficialajn lingvajn minoritatojn en Germanio (kiel "Frysk", "Hornjoserbsce"), la oficialajn lingvojn de la Eŭropa Unio, kaj ankaŭ la hebrean, araban, turkan, ĉinan kaj japanan lingvojn. Ŝajnas al mi ke tiu "opinion-trova proceso" ne elektis klarajn kriteriojn, sed hazarde kelkajn lingvojn ! --Allgaeuer 15:29, 22. Mar 2007 (UTC)

"Se vi ne parolas Esperanton kaj volas lasi mesaĝon en la portugala, kliku ĉi-tien"[redakti fonton]

Farita Roberto 22:07, 1. Apr 2007 (UTC)

Dankon ! --Allgaeuer 22:31, 1. Apr 2007 (UTC)

Pri via loĝregiono[redakti fonton]

Vi diras (en via uzanto-paĝo) ke vi loĝas en Allgäu, sed verŝajne vi ŝanĝu tion al Allgäu, ĉu ne? Bonvenon kaj dankon pro la multaj kontribuoj pri japanaĵoj. --Haruo 08:22, 3. Apr 2007 (UTC)

Dankon por la atentigo ! Sed pro tio ke estas ŝablono, mi ne povas ŝanĝi tion al "Allgäu", nur al "Algovio". "Algovio" estas pli bona ol "Allgäu", ĉar estas komprenebla ankaŭ por ne-germanoj. --Allgaeuer 20:34, 3. Apr 2007 (UTC)

Hepburn kaj Kunrei[redakti fonton]

Saluton, Allgaeuer!

Mi pretervidis viajn mesaĝojn en Diskuto:Transskribado Hepburn. Pardonon ke mi malfrue respondas.

Bedaŭrinde, mi ne certe scias pri la transskriboj. Do mi respondas laŭ mia eta scio pri transskribo.

Pri diferenco inter じ kaj ぢ...

Vi pravas ke ne ekzistas plu elparola diferenco inter じ kaj ぢ "hanaji". Transskribi じ kaj ぢ en la saman skribon estas sufiĉe akceptebla. Tamen mi opinias ke via komento "じ: zi -> ji (/dZi/ ĝi)" estas mala, ĉar /Zi/ ĵi pli multe aperas en Japana lingvo ol /dZi/ ĝi. Do, se mi ŝanĝus la artikolon, mi ŝanĝus tiel:

  • じ: zi -> ji (/Zi/ ĵi)
  • ぢ: di -> ji (/Zi/ ĵi)

Alie, vi suspektas ke la Japanaj esperantistoj uzus la diferencon inter ĵ kaj ĝ por indiki la diferencon inter じ kaj ぢ en la hiragana skribo. Multaj fremdlingvaj lernolibroj pri Esperanto la Angla, la Franca k.a. en Japana lingvo konvencie uzis じ kaj ぢ por indiki sonan diferencon inter ĵ kaj ĝ. Mi suspektas ke la uzo de diferenco inter ĵ kaj ĝ por じ kaj ぢ re-devenus el la konvenciaj esprimoj, ĉar bedaŭrinde oni ne havas sisteman transskribon de Japana lingvo en Esperanton.


Pri Kunrei...

Vi temas laŭ-aŭ-kontaŭleĝecon. Tamen, transskribadoj estas ne sub deviga leĝo. Do leĝa temo ne ekzistas. Kunrei estas "oficiala" ne laŭ la japana leĝo sed nur laŭ 3-a anonco de Kabineto 1954 aŭ ISO 3602. Vi ŝajne interesiĝas oficialecojn en japanaj transskribsistemoj. Tamen, mi opinias ke multaj japanoj elektas ne de-jure-sistemon sed de-fact-sistemon. Ryoho 14:53, 28. Apr 2007 (UTC)

Via uzantonomo estos ŝanĝata[redakti fonton]

23:46, 17 Mar. 2015 (UTC)

06:26, 19 Apr. 2015 (UTC)