Uzanto-Diskuto:Bboy smash

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Bboy smash!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi , Biciklanto

Indas rigardi la diskutojn pri la vorto kosmo, ekzemple: Diskuto:Kosmopramo, ... Biciklanto 12:14, 22. Aŭg 2007 (UTC)

Saluton![redakti fonton]

Saluton, jerezano, samnaskurbano! Ĉiki


Saluton! (2)[redakti fonton]

Saluton, mi volas traduki en:Bush plane. Kion vi pensas, kiel tradukeblas la titolo? Laŭvorte arbusta aviadilo sed mi pensas pri krudterena aviadilo (ili estas produktatj por surteriĝi ekster flughaveno, inter krudaj cirkonstancoj.) Narvalo 12:28, 8. Jun 2008 (UTC)

Saluton, samlandano. Mi vidis vian redaktatan artikolon kaj mi kvankam tute malfakulo pri inĝenierado dubas pri la taŭgeco de la vorto kompozita tie. Vidu ĉe PIV ke tiu vorto fakas pri arkitekturo aŭ botaniko, sed ne pri inĝenierarto. Eble vi volas diri Komponita materialo, tiukaze vi povas uzi la eblon alinomigi.--kani 16:40, 5. Okt 2008 (UTC)

Saluton, viki-kolego,

mi vidis, ke vi metis plurajn artikolojn kiel ĉef-artikolojn en la kategorion Kategorio:Kometoj, nome "Kometo" (bone), "Granda Kometo", "Perioda kometo" kaj "Oorta nubo". Ĉu tio ŝajnas al vi utila? Normale estas nur unu "ĉefa" artikolo en ĉiu kategorio. Eblas diskuti pri "Granda K(k)ometo" kaj "Perioda kometo", sed "Oorta Nubo" certe ne estas ĉefartikolo pri kometoj, eĉ se oni supozas, ke ĉiuj kometoj originas el ĝi.

Mi komprenas, ke vi volas indiki la gravecon de tiuj artikoloj, sed tio estas tasko de la (unu) ĉefartikolo. Uzulo, kiu venas al la kategorio, kredeble volas vi unu ĉefartikolon, ne plurajn. El "Granda kometo" aŭ "Perioda kometo" li ne ekscias, kio estas "kometo".

Aisano 20:20, 5. Apr 2009 (UTC)


Nur gratuli vin pro la artikolo Almagro. Dankon, kara! Daŭrigu tiel!!

--Fimako 19:37, 2. Feb 2010 (UTC)

Ŝablono:Rbboy smash[redakti fonton]

Forigo
Saluton Bboy smash, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, iu petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Ŝablono:Rbboy smash".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Por mi taŭgas tiun ŝanĝon. Dankon pro la averto